Zapsonj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj

Zapsonj, ukraine Запсонь, ruse Заставное (zastavnoje), hungare Zápszony (zapsonj) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Ĝis 1995 la ukraina oficiala nomo estis Заставне (zastavne).

Situo

Zapsonj situas sur ebenaĵo, rande estas deklivoj, laŭ rojo, fervojo kaj ĉefvojo preteriras. Berehove troviĝas 24 km-ojn.

Historio

La unua mencio devenis el 1271, tiam la kampoj apartenis al la reĝo. La nomo Sabsol aperis en 1388. En 1566 la tataroj deruis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Zápszony 832 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Zápszony apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 rehungariĝo okazis, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Fine de 1944 la alveninta Ruĝa Armeo deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Zastavnoje apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 (kiel Zastavne) al Ukrainio. Sur la deklivoj oni produktas vinberojn. Nun loĝas en Zapsonj 1804 da homoj, (1740 hungaroj).

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, apoteko, poŝto, 7 vendejoj, 4 kafejetoj.

Vidindaĵoj