Zar-kulto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Zar-kulto (arabe زار, "zar" prononcata kun longa vokalo) estas pagana religia kulto, kiu originis en centra Etiopio dum la 18-a jarcento, kaj poste disvastiĝis tra orienta kaj norda Afriko.[1] Ĝis la mezo de la 19-a jarcento etiopiaj sklavoj portis la kulton ankaŭ al sudokcidenta Azio[1], kie ĝi nun ankoraŭ praktikiĝas ekzemple en la provinco Buŝehr en suda Irano[2]. La kulto inkluzivas la koncepton de posediĝo de (kutime ina) individuo fare de spirito.

Kutima muzikilo de la Zar-kulto estas la tanbūra, ses-korda liro, kiu, samkiel la kulto mem, ekzistas en variaj formoj en areo inter orienta Afriko kaj Arabio.[3] Alia grava muzikilo estas la Manĝur, leda zono, al kiu estas alkudritaj multaj kapraj hufoj, kiuj interfrapiĝas dum dancado, kaj variaj frapinstrumentoj.[3]

La Zar-kulto dum la lastaj du jarcentoj servis kiel rifuĝejo por virinoj en la konservativa, islame dominita ŝtato Sudano.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Natvig, Richard (julio 1988), Liminal Rites and Female Symbolism in the Egyptian Zar Possession Cult ("Limspertaj ritoj kaj ina simbolismo en la egiptia Zar-kulto"), en ĵurnalo "Numen" 35 (1): paĝoj 57-68, unua paĝo rete ĉi-tie
  2. Modarressi, Taghi. 1968. The zar cult in south Iran. In Trance and possession states, eld. Raymond Prince. Montrealo: R.M. Bucke Memorial Society
  3. 3,0 3,1 Poché, Christian. "Tanbūra", en la anglalingva primuzika enciklopedio "The New Grove Dictionary of Music and Musicians", eld. S. Sadie kaj J. Tyrrell (Londono: eldonejo Macmillan, 2001), volumo XXV, paĝoj 62-63.
  • Fakhouri, Hani. The Zar Cult in an Egyptian Village ("La Zar-kulto en egiptia vilaĝo"), Ĵurnalo Anthropological Quarterly, volumo 41, numero 2 (aprilo 1968), paĝoj 49-56.
  • Seligmann, Brenda Z. On the Origin of the Egyptian Zar ("La origino de la egiptia Zar-kulto"), Ĵurnalo Folklore, volumo 25, numero 3 (30-a de septembro 1914), paĝoj 300-323.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]