Zaruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zaru)
Zaru
Sobao sur zaruo

Zaru (?), esperantigite zaruo, estas plektita bambua pleto uzata en japana kuirarto. Ĉar ĝi estas plektita, ĝi estas nekontinua kaj superflua akvo eliras el kuiraĵo tra truoj. Krome, bonaspektaj zaruoj ofte uzeblas por prezenti pretan kuiraĵon al la manĝanto. Aparte ofte tiel estas prezentita malvarma sobao.

Same kiel makisuoj, zaruoj devas esti konservataj en sekaj kondiĉoj por eviti kreskon de bakterioj kaj fungoj. Alifranke ankaŭ direkta sunlumo povas damaĝi la zaruon.

Nuntempe oni uzas zaruojn el plastometalo. Ili estas pli facile konserveblaj, sed ne tiel bonaspektaj kaj oni apenaŭ uzas ilin por prezenti kuiraĵojn.