Zavidovo (Transkarpata provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zavidovo, ukraine, rutene kaj ruse Завидово, hungare Dávidfalva, slovake Zavidovo estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Mukaĉeve.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zavidovo situas inter montoj sur mildaj deklivoj. Mukaĉeve troviĝas je 20 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1406. La malnova hungara loknomo estis "Závidfalva", kiu baldaŭ pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Dávidfalva. En 1910 vivis tie 1487 loĝantoj, (1356 rutenoj, 110 germanoj, 21 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Dávidfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zavidovo. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vilaĝservoj estas lernejo (por 9 jaroj), infanĝardeno, lerneja biblioteko, kuracejo, bakejo, 3 vendejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]