Zbehy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Nitra. Pri loka parto de municipo Krajné en distrikto Myjava temas artikolo Zbehy (Krajné).

Zbehy, hungare Üzbég estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La hungaroj uzis ankaŭ Izbék.

Zbehy situas en la plej griza distrikto

Situo

La vilaĝo situas en valo, Nitra (rivero) preterfluas, laŭ flankovojoj, fervojo trafikas al Zlaté Moravce, Partizánske, Radošina kaj Leopoldov. Nitra (urbo) troviĝas 8 km-ojn for.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156. En 1910 loĝis tie 1452 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2101 da homoj, (2068 slovakoj).

Famuloj