Zbigniew Brzeziński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Brzeziński
Persona informo
Zbigniew Brzeziński
Naskonomo Zbigniew Kazimierz Brzeziński
Naskiĝo 28-an de marto 1928 (1928-03-28)
en Varsovio
Morto 26-an de majo 2017 (2017-05-26) (89-jaraĝa)
en Falls Church
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Etno blankaj Usonanoj • Blankulo vd
Lingvoj usona anglaanglapola vd
Ŝtataneco UsonoDua Pola Respubliko vd
Alma mater Universitato McGill • jura altlernejo Harvard vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro Tadeusz Brzeziński vd
Edz(in)o Emilie Benes Brzezinski vd
Infanoj Ian Brzezinski • Mark Brzezinski • Mika Brzezinski vd
Parencoj Matthew Brzezinski vd
Profesio
Okupo geopolitikisto • politikologo • pedagogo • universitata instruisto • aŭtoro • strategiulo • kritikisto vd
Laborkampo internaciaj rilatoj • ŝtata sekureco vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Doktoreca konsilisto Merle Fainsod vd
Verkado
Verkoj The Grand Failure ❦
La granda ŝaktabulo ❦
Between Two Ages vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zbigniew Brzeziński (naskiĝis la 28-an de marto 1928 en Varsovio, mortis la 26-an de majo 2017 en Falls Church) – usona politikologo de pola deveno loĝanta en Usono, sovetologo, futurologo, geostratego. En la jaroj 1977–1981 Nacia Sekureca Konsilisto de Prezidento Jimmy Carter. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li devenas de nobela familio, blazono Trąby, de Brzeżany. De tie certe estas lia nomo. Lia patro estis Tadeusz Brzeziński, diplomato, kiu en la jaroj 1931-1935 laboris en Leipzig kaj patrino Leonia Roman. Li do estis atestanto de plifortiĝanta naziismo. Post reveno de Germanio loĝis ĉe avino en Przemyśl, kie lia avo estis juĝisto, kaj lernis en bazlernejo. Ĝis 1938 daŭrigis lernadon en Varsovio. En la aĝo de 10 jaroj foriris al Kanado, kie lia patro en 1938 estis direktita al diplomatia posteno kiel ĝenerala konsulo en Montrealo.

Edukiteco kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Ĉe Universitato McGill en Montrealo studis politikajn sciencojn kaj ekonomikon, kie en 1950 magistriĝis. Post tri jaroj doktoriĝis en Universitato de Harvard, kie lekciis ĝis 1960. En 1953 en Munkeno proponis kunlaboron al Radio Libera Eŭropo, kiun poste savis de malfondo. En 1958 ricevis usonan civitanecon. Ĉe Universitato Columbia en Novjorko kreis Esploran Instituton pri Internaciaj Transformiĝoj. En la jaroj 1960-1989 lekciis ĉe amerikaj universitatoj kaj membriĝis al Centro de Strategiaj kaj Internaciaj Studoj en Vaŝingtono. Membro de Pola Scienca Societo en Ekzilo.

Konsilisto de prezidento Carter[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1977-1981 estis Nacia Sekureca Konsilisto ĉe Jimmy Carter, la prezidento de Usono, kaj ĉi-periode ludis signifan rolon en eksterlanda politiko. Postulis engaĝigon de Usono al kontraŭsoveta partizaneco en Afganio kaj al kontraŭkomunisma movado Solidareco en Pollando. Lia sinteno havis decidan influon al ĉesigo de planata invado de sovetaj militfortoj kune kun Varsovia Pakto kontraŭ Pollando decembre 1980. Malsukcese tamen finiĝis lia politiko rilate al Irano, inkluzive provo liberigi kaptitojn malliberigitaj fare de tieaj revoluciuloj en usona ambasadejo en Teherano.

Kun paso de la tempo Zbigniew Brzeziński estas konsiderata unu el la plej eminentaj kaj efikaj prezidentaj nacia sekureca konsilistoj en moderna historio de Usono. Konsilisto de sep laŭvicaj prezidentoj de Usono.

Postaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1988 donis diskuteblan intervjuon al la franca ĵurnalo Le Nouvel Observateur. En ĝi, li bagateligis la minacon de la islama fundamentismo kaj la talibojn priskribis kiel „iom konfuzitaj islamanoj”. Vizitante Pollandon en 2007 Brzeziński konstatis, ke la intervjuo ne estis aŭtorizita kaj la kunteksto por eksponi liajn eldirojn malĝusta. Liaj opinioj koncernis nur la cirkonstancojn en Irano kaj ne rilatis ĝenerale al la islama mondo.

En 1989 vizitis, laŭ permeso de Miĥail Gorbaĉov, Katin, kie oni enmanigis al li rubandon kun surskribo "Al polaj oficiroj, viktimoj de germanaj krimuloj 1941". Zbigniew Brzezinski ĝin kun kolero forĵetis tuj sur folio de papero per grandaj literoj skribis: "Al polaj oficiroj, viktimoj de Stalin kaj NKVD".

Laŭ lia iniciato oni establis Polan-Amerikan Fonduson de Libereco – organizon, kiu agas favore al plifortigo de civitana socio, demokratio kaj merkata mastrumado en Pollando, inkluzive kun egaligo de ŝancoj por individua kaj socia evoluo kaj samtempe subtenas transformiĝajn procezojn en aliaj landoj de Mez-Orienta Eŭropo.

Zbigniew Brzeziński estis adepto de konstruo en Pollando elementojn de kontraŭraketa defendo aŭ la bazo de kontraŭraketoj danke al kio liaopinie plifortiĝus alianco inter Pollando kaj Usono. Kritikis ankaŭ administracion de George W. Bush pro ties cedemo al Rusio pri la nacia defendo. Esprimo de la kritiko estis aserto, ke: Putin jam de jaro kraĉas al vizaĝo de Usono kaj responde estas invitata al familia renkonto[mankas fonto].

Familio[redakti | redakti fonton]

Edziĝinta kun skulptistino Emilie Benes (naskita en 1932 w Ĝenovo), usonanino ĉeĥdevena, parencigita kun prezidento de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš. Posedas tri infanojn: filojn Jan kaj Mark (naskitaj en 1965) kaj filinon Mika (naskita en 1967).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Profesoro de Universitato Columbia kaj aŭtoro de pluraj verkoj pri politiko, i. a.:

  • Totalitarian Dictatorship and Autocracy (Totalisma diktatoreco kaj memregeco) (1956)
  • Ideology and Power in Soviet Politics (Ideologio kaj rego en soveta politiko) (1962)
  • Plan gry (Lud-plano) (1986)
  • Cztery lata w Białym Domu. Wspomnienia Doradcy do Spraw Bezpieczeństwa Państwa 1977-1981 (Kvar Jaroj en la Blanka Domo. Rememoroj de konsilisto pri sekureco de ŝtato 1977-1981) W (1990) ISBN 83-85028-50-1 ISBN 83-209-0794-2 (Laŭ angla originalo: Power and principle. Memoris of the National Security Adviser 1977-1981)
  • Grand Failure: The Birth and Death of Communism in the Twentieth Century (1990); pola eldono: Wielkie bankructwo. Narodziny i śmierć komunizmu w XX wieku (Granda bankroto. Naskiĝo kaj morto de komunismo en la 20-a jarcento), Instytut Literacki, Parizo 1990, ISBN 2-7168-0124-X
  • The Grand Chessboard. American Primacy and Its Geostrategic Imperatives (Granda Ŝaktabulo. Amerika gvidantaro kaj ties geostrategiaj servantoj) (1997); pola eldono: Wielka szachownica. Główne cele polityki amerykańskiej, eldonejo Świat Książki, Warszawa 1998, ISBN 8371297416
  • Second Chance. Three Presidents and the Crisis of American Superpower (Dua ŝanco. Tri prezidentoj kaj krizo de amerika superpotenco) (2007); pola eldono: Druga szansa. Trzej prezydenci i kryzys amerykańskiego supermocarstwa, Warszawa, Świat Książki – Bertelsmann Media 2008, ISBN 9788324708048

Distingoj[redakti | redakti fonton]

De kelkaj altlernejoj ricevis la gradon de Doktoro honoris causa

Honora civitano de Przemyśl (1990), Lvovo (1998), Krakovo (2001), Gdańsk (2002), Vilno (2003).

En 2001 ricevis honoran civitanecon de Krakovo kaj en 2006 Gazeta Wyborcza distingis la profesoron Brzeziński per titolo Homo de la Jaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Bernat: Życie z Polską (Vivo kun Pollando). Warszawa: 2004. ISBN 83-7386-084-3.
  • Józef Frankiewicz: Zbigniew Brzeziński i jego związki z Przemyślem (Zbigniew Brzeziński kaj liaj ligoj kun Przemyśl). Przemyśl: San-Set, 1999. ISBN 83-911659-0-6.
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Dreams and Reality Polish Canadian Identities. Toronto: 1984. ISBN 0-9691756-0-4.
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Kanada, Kanada.... (Kanado, Kanado....) Warszawa: 1986. ISBN 83-7021-006-6.
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm: Korzenie są polskie (Radikoj estas polaj. Warszawa: 1992. ISBN 83-7066-406-7.
  • Aleksandra Ziółkowska-Boehm: The Roots are Polish. Toronto: 2004. ISBN 0-920517-05-6.
  • Andrzej Lubowski: Zbig.Człowiek, który podminował Kreml (Zbig. La homo, kiu minis Kremlon), Warszawa: Agora, 2011, p. 304. ISBN 978-83-268-0639-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]