Zbigniew Romaszewski

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zbigniew Romaszewski (naskiĝis la 2-an de januaro 1940 en Varsovio) – pola politikisto, aktivulo de opozicio en Pola Popola Respubliko, doktoro pri fiziko, plurfoja senatano de 1989 ĝis 2011, de 2007 ĝis 2011 Vicmarŝalo (Vicprezidanto) de Pola Senato. Ekde 2011 membro de Ŝtata Tribunalo. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Edziĝinta al Zofia Romaszewska.