Zdeněk Pluhař (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zdeněk PLUHAŘ (naskiĝis la 2-an de majo 1936) estas ĉeĥa kemiisto kaj esperantisto, honora membro de ĈEA.

Dum longaj jaroj li aktivis en la scienc-teknika sekcio de ĈEA, plurajn jarojn laboris kiel profesia sekretario de ĈEA kaj gvidanto de libroservo de ĈEA.

Dum preparo de novaj vortaroj de Kraft li helpis pri fakaj vortoj.

Aktive li partoprenis en preparo de AEST-oj, kie aperadis ankaŭ liaj prelegoj. La lastajn kajerojn de KAEST li redaktas.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Parte malkomponigita naturfosfato. — KI (Kemio Internacia), 1966, 9-15. Montevideo.
  • Problemoj ĉirkaŭ la kvalito de Na2SiO6. KI, 1966, 93-99. Montevideo.
  • Sperto pri plene mekanika deponado de natur-fosfato. — KI, 1967, 97-100. Montevideo.
  • Ensorbaj aparatoj por silicia kvarfluorido en kemia industrio. — SR (Scienca Revuo), 1970, 177-186. Beograd.
  • Etkvantaj elementoj en moderna ĥemio de sterkoj. — SR, 1971, 107-120. Beograd.
  • Koloro de la frukta suko kiel objektive mezurata kriterio (Scienca Revuo, 2/1979)
  • Agroĥemiaĵoj kaj la vivmedio 1. La kromefikoj de la industriaj sterkaĵoj. (En: AEST 1980, Ústí nad Labem)
  • Agroĥemiaĵoj kaj la vivmedio 2. La kromefikoj de la industriaj bioicidoj. (En: AEST 1980, Ústí nad Labem)
  • Konciza historio de la nomenklaturoj en ĥemio. (En: AEST 1980, Ústí nad Labem)
  • Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo (En: AEST 1980, Ústí nad Labem)
  • Ebloj kaj perspektivoj de la vegetala hista kulturo. (En: AEST 1981, Žilina 1)
  • MODERNAJ ĤEMI-ANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – III. Jon-selektivaj elektrodoj (Sano-Medicinistaj informoj, 1/1983)
  • MODERNAJ ĤEMI-ANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – IV. Izotaĥoforezo kaj izoelektra frakciigo (Sano-Medicinistaj informoj, 2/1983)
  • MODERNAJ ĤEMI-ANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – V. Masa spektrometrio (Sano-Medicinistaj informoj, 3/1983)
  • MODERNAJ ĤEMIANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – VI. Gasa lak altefika likva ĥromatografioj (Sano-Medicinistaj informoj, 4/1983)
  • MODERNAJ ĤEMIANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – VII. Ĝela kaj bioafineca ĥromatografioj (Sano-Medicinistaj informoj, 1/1984)
  • MODERNAJ ĤEMIANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – VIII. Imunoĥemio en la etkvanta analiza ĥemio (Sano-Medicinistaj informoj, 2/1984)
  • MODERNAJ ĤEMIANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO IX. Polarografio moderne modifita (Sano-Medicinistaj informoj, 3/1984)
  • MODERNAJ ĤEMIANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – X. Frakciigo por la fluo tra kampo (Sano-Medicinistaj informoj, 4/1984)
  • MODERNAJ ĤEMI-ANALIZAJ METODOJ EN MEDICINO – XI. Ĝeneralaj perspektivoj (Sano-Medicinistaj informoj, 1/1985)
  • Imunoĥemio en la moderna agrokulturo (En: AEST 1984, Brno)
  • Ĥemiizo de la vivomedio kaj la homa sano 1 (Sano-Medicinistaj informoj, 2/1986)
  • Ĥemiizo de la vivomedio kaj la homa sano 2 (Sano-Medicinistaj informoj, 3/1986)
  • Ĥemia lernolibro por la medicin-studentoj en Esperanto (Sano-Medicinistaj informoj, 2/1986)
  • Iom da historio de AEST (KAEST 1998, KAVA-PECH 1999, Dobřichovice)
  • Kelkaj vortoj ĉe la komenco (KAEST 2000, KAVA-PECH 2001, Dobřichovice)
  • Terminologio – ĉiam arda temo (KAEST 2002, KAVA-PECH 2003, Dobřichovice)
  • Eble nur gutoj, tamen senĉese frapantaj (KAEST 2004, KAVA-PECH 2005, Dobřichovice)
  • La konferenco juniĝis (KAEST 2006, KAVA-PECH 2007, Dobřichovice)
  • Eta retrorigardo kaj transdono de la stafetaĵo (KAEST 2008, KAVA-PECH 2009, Dobřichovice)
  • Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj (En: KAEST 2007)
  • Ĥemia vortaro Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta (KAVA-PECH 2009)
  • Ĉeĥa-Esperanta kaj Esperanta-Ĉeĥa Vortareto de Medicinaj Vegetaloj 2011 [1][rompita ligilo]
  • Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (konciza enkonduko) 2011 [2]
  • Ekoturisma vortaro : Esperanta - česky - deutsch - englisch - français* (KAVA-PECH, 2011)
  • Konciza agroĥemia vortaro (PDF)
  • Konciza farmacia vortaro Esperanta (PDF)
  • Konciza imunoĥemia vortaro Esperanta (PDF)
  • Sistema ĥemia nomenklaturo en Esperanto (PDF)
  • Česko-esperantský a esperantsko-český slovníček léčivých rostlin (vortareto de kurac-herboj) (PDF)
  • Vortaro de la ĥemia metrologio Esperanta (PDF)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Hálek, Josef Dubiŝar: Kunekzistado de la urbo kaj la ĥemio (En: AEST 1980)
  • Lubomír Tichý: La vivomedio kaj la sano (En: AEST 1980)
  • Jefremov: Nebulozo en Andromedo (manuskripto kun J. Černý)
  • Alois Jilemnický: Vi estas en Hořice v Podkrkonoší (prospekto "Ekspozicio de infanpentraĵoj el kvin kontinentoj", 1982)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]