Zdena Matyková-Hanzlovská

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baleto

Zdeňka Hanzlovská, fraŭline Matyková (naskiĝis en 1946 en Hradec Králové) estas ĉeĥa baletistino, nun pensiiĝinta. Ŝi estas filino de la esperantistino Zdena Matyková.

En 1966 ŝi studis dancon en Praga konservatorio kaj en 1968 ŝi fariĝis membrino de baleto en Ŝtata Teatro en Brno, kie ŝi dancis ĝis 1991.

En 1991 ŝi transiris al opereto de Nacia Teatro en Brno kiel danca pedagogo asistanta al koreografo, ĉar en plejparto de operetoj oni ankaŭ dancas kaj la aktoroj bezonas helpon de specialisto pri danco. Ŝi kunlaboris pri 22 spektakloj.

En 2003 ŝi pensiiĝis kaj nun laboras en la Teknika Muzeo en Brno (ŝi gardas eksponaĵojn kaj respondas demandojn de la vizitantoj).