Zdenka Novotná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zdenka Novotná
Zdenka Novotná en 2013
Zdenka Novotná en 2013
Persona informo
Naskiĝo 9-an de februaro 1933 (1933-02-09)
Morto 21-an de septembro 2017 (2017-09-21) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zdenka NOVOTNÁ (naskiĝis la 9-an de februaro 1933 - mortis la 21-an de septembro 2017) estis ĉeĥa esperantistino, honora membrino de ĈEA, laborinta kun infanoj.

Zdenka NOVOTNÁ estis multjara esperantistino, prezidantino kaj kronikistino de Esperanto-Rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová. Aktive laboris ankaŭ en AEH kaj IKUE. Laŭprofesie instruistino, ekde la jaro 1986 ofereme instruis Esperanton al lernantoj en bazaj lernejoj en Česká Třebová, Opatovec kaj Brandýs nad Orlicí. Kun „siaj“ infanoj preparis propagandajn programojn, organizis diversajn programojn – scenetojn, dancetojn, kantetojn ktp., kiujn sukcese prezentas en diversaj aranĝoj, - asociaj konferencoj, diversaj renkontiĝoj, sed ankaŭ eksterlande – Francio, Anglio, Pollando, Hungario, Italio, Latvio, Kroatio. La programoj havis ĉie grandan sukceson. Zdenka Novotná aperis ĉie, kie ŝi estis necesa por Esperanta movado. Ŝi ankaŭ havis pudelinon Katy, kiu komprenas esperanton.[1] Sian ampleksan kolekton pri popolkostumitaj pupoj, kiun ŝi arigis dum siaj eksterlandaj vojaĝoj, ŝi donacis al Esperanto-Muzeo en Svitavy, en kiu unuopaj partoj de ĝi ankaŭ estis plurfoje ekspoziciitaj ([2], 2015). Dum la 11-a ĈEA-Kongreso en Vyškov en 2005 ŝi estis proklamita Honora membro de ĈEA ([3]).

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanta rondeto "Amikeco" ( Starto 6/1989, p. 29-30 [1])
  • Nia vojo en Anglujon (4/1997, p. 9 [2])
  • Ĉeĥaj infanoj vizitis Oestende (Starto 4/1998, p. 13-14 [3])
  • Infana vizito al Ratíškovice (Starto 3/1999, p. 8 [4])
  • Pri vizito de anglaj infanoj ĉe ni (Starto 4/1999, p. 18 [5])
  • Infana E-grupeto en Hungario (Starto 3/2000, p. 8 [6])
  • IKUE en Žimrovice (Starto 4/2001, p. 118 [7])
  • Kunveno de najbaraj E-rondetoj en Lanškroun (Starto 4/2001, p. 119 [8])
  • Knabinoj el Česká Třebová en Skotlando kaj Anglio (Starto 2/2002, p. 76 [9])
  • Vizito en Ratíškovice (Starto 3/2003, p. 83 [10] )
  • Esperanto-renkontiĝo (Starto 3/2004, p. 74 [11])
  • Pri Bretonio (Starto 2/2005, p. 45-47 [12]¨)
  • Kunveno de estintaj getendaranoj en Česká Třebová (Starto 2/2006, p. 43 [13])
  • Fringoj en Francio 2007 (Starto 2/2007, p. 57 [14])
  • Infanoj el Ĉeĥio denove en Pollando (Starto 3/2008, p. 80-81 [15])
  • MIREGE 2009 (Starto 4/2009, p. 106 [16])
  • Fringoj 2011 (Starto 2/2011, p. 44-45 [17])
  • Polaj junaj esperantistoj en Česká Třebová (Starto 3/2011, p. 78 [18])
  • Vizito al Pollando, junio 2012-03-20 (Starto 3/2012, p. 82-83 [19])
  • Renkontiĝo de esperantistoj en Marianka (Starto 2/2013, p. 40-41 [20])
  • Renkontiĝo en Litomyšl (Starto 2/2014, p. 40-41 [21])

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]