Zdravka Le Nepveu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zdravka La Nepveu
antaŭe: Zdravka Bojĉeva
Persona informo
Naskonomo Zdravka Bojĉeva
Naskiĝo la  20-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-20) (60‑jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FrancioBulgario
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj BEJ
TEJO
vdr

Zdravka Le Nepveu - naskiĝis la  20-an de aŭgusto 1963(nun 1963-08-20) je nomo Zdravka Bojĉeva (kaj dum la plej aktivaj esperantomovadaj jaroj ŝi havis tiun nomon), do nun 60-jara - estas bulgara muzikinstruistino kaj esperantistino. Post esperantistiĝo en 1988, interalie ŝi de 1993 ĝis 1995 estis estrarano de TEJO, kaj poste de 1995 ĝis 1997 estis TEJO-komisiitino pri Balkanio. Samtempe ŝi en 1995 estis TEJO-volontulino en la Centra Oficejo de UEA, sekvate de Kjell Heggvold Ullestad. Krome ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estraranino de BEJ kaj BEA, kaj en 1993 krome kunorganizantino de la tiujara IJK en Vraca. Ekde la jaro 1999 ŝi vivas en Francio. Post edziniĝo ŝi alprenis la nunan familian nomon, kaj la paro havas du infanojn - knabinon naskiĝintan en 1999 kaj knabon en 2001.