Zebrokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Zebrokolombo
Geopelia striata NBII.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geopelia
Specio: G. striata
Geopelia striata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Zebrokolombo, Geopelia striata, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Sudorienta Azio. Ĝi estas proksima parenco de la Pacema kolombo de Aŭstralio kaj Novgvineo kaj de la Striata kolombo de orienta Indonezio. Tiuj du estis iam klasigitaj kiel subspecioj de la Zebrokolombo ĝis antaŭ nelonge kaj ankaŭ la nomoj Pacema kolombo kaj Striata kolombo estis ofte uzata por la tuta specio.

Disvastiĝo kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

La indiĝena teritorio de tiu ĉi specio ampleksiĝas el Suda Tajlando, Tenasserim kaj Duoninsula Malajzio ĝis la insuloj de Indonezio nome Sumatro, Javo, Balio kaj Lomboko. Ĝi povas loĝi indiĝene ankaŭ ĉe Filipinoj.

La Zebrokolombo estas popola kiel birdo en kaptiveco kaj multaj loĝantaroj aperis for de ties indiĝena teritorio pro birdoj eskapintaj aŭ laŭvole liberigitaj. Nuntempe oni povas trovi tiun specion loganta en centra Tajlando, Laoso, Borneo, Sulaveso, Havajo (enmetita en 1922), Tahitio (1950), Nov-Kaledonio, la Sejŝeloj, la insularo Ĉagoj (1960), Maŭricio (antaŭ 1768), Reunio kaj Saint Helena.

La Zebrokolombo loĝas en arbustejoj, farmoj kaj malferma kamparo en malaltaj areoj kaj estas komune vidata en parkoj kaj ĝardenoj. Ĉasado por kaĝobredado rarigis ilin en partoj de Indonezio, sed en plej parto de sia teritorio ĝi estas sufiĉe komuna. La Zebrokolombo estas inter la plej abundaj birdoj en kelkaj lokoj kiel Havajo kaj la Sejŝeloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj estas malgrandaj kaj maldikaj kun longa, mallarĝa vosto. La supraj partoj estas grizbrunaj kun nigroblanka striado. La subaj partoj estas rozkolorecaj kun multaj kaj proksima nigraj strioj en ambaŭ flankoj de la kolo, brusto kaj ventro. La vizaĝo estas blugriza kun nuda blua haŭtaĵo ĉirkaŭ la okuloj. Estas blankaj pintoj en la vostoplumoj. Junuloj estas pli senkoloraj kaj helaj ol la plenkreskuloj. La Zebrokolombo estas 20-23 centimetroj lonka kun enverguro de 24-26 cm.

Ties voĉo estas serio de mildaj, stakataj kuus. En Tajlando, tiu ĉi specio estas tiom popola kiel hejmbestoj pro sia voĉo kaj organizas konkurencon pri la plej bonkvalita voĉo.

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La Zebrokolombo manĝas etajn herberojn kaj semojn. Ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn. Ili preferas manĝi sur nuda grundo, malalta herbo aŭ eĉ ĉe ŝoseoj, ĉirkaŭkurantaj kun movo de ronĝuloj. Malkiel aliaj kolomboj, ili manĝas solaj aŭ en paroj. Ties koloraro kamuflas ilin akuratege ĉe la grundo. En Havajo kaj la Sejŝeloj ili venas ĝis hoteloj kaj restoracioj por manĝi panerojn ĉe eksteraj tabloj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

En ties indiĝena teritorio la reprodukta sezono estas el septembro ĝis junio. Maskloj realigas ceremonion de montrado por pariĝado kiel salutado per inklinado kaj montrado de la vosto. La nesto estas simpla platformo el folioj kaj herberoj. Ĝi estas konstruita en arbusto aŭ arbo aŭ foje surgrunde. La ino demetas unu aŭ du ovojn kiuj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum 13 aŭ 18 tagoj. La idoj elnestiĝas post du semajnoj kaj ekflugas rege post tri semajnoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Geopelia striata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Robert S. Kennedy et al. (2000), A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press
  • H. Douglas Pratt, Philip L. Bruner & Delwyn. Berrett (1987), A Field Guide to the Birds of Hawaii and the Tropical Pacific, Princeton University Press
  • Craig Robson (2002), A Field Guide to the Birds of South-East Asia, New Holland Publishers (UK) Ltd.
  • Adrian Skerrett, Ian Bullock & Tony Disley (2001), Birds of Seychelles, Christopher Helm