Zelando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zeeland)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Zelando en Nederlando. Samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) ekzistas en Danio, kaj malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio.
Vimplo
Flago
Situo

Zelando (nederlande: Zeeland) estas provinco en la sudokcidenta parto de Nederlando. La provinco konsistas el kelkaj duoninsuloj kiuj iam estis apartaj insuloj. De tio devenas la nomo Zeeland (litere tradukita: "Marlando"). Middelburg estas la ĉefurbo de Zelando. La devizo de Zelando estas: Luctor et Emergo (mi Luktas kaj Emerĝas).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La duoninsuloj kaj la iamaj insuloj estas:

Zeeuws-Vlaanderen ne estas insulo aŭ duoninsulo, sed estas parto de Nederlando atingebla nur pere de la Westerscheldetunnel aŭ tra Belgio.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Gemeenten in Zeeland
  1. Borsele
  2. Goes
  3. Hulst
  4. Kapelle
  5. Middelburg

6. Noord-Beveland
7. Reimerswaal
8. Schouwen-Duiveland
9. Sluis

10. Terneuzen
11. Tholen
12. Veere
13. Vlissingen