Zeino

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Zeino estas proteino el la prolamina grupo trovebla en maizo. Prolaminoj estas ĉ. duono el ĉiuj proteinoj de maizo. Zeino estas farata el maiza gluteno per 70 %-a etanolo, kiu povas ĝin solvi. Poste la etanolo estas forvaporigita kaj konstruiĝas la membrano, kiun oni povas utiligi multflanke.

Pura zeino estas estas senkolora, senodora, sengusta, malmola, persista, nesolvebla en akvo kaj grasoj ĝin ne trapasas. Ĉar zeino estas tute manĝebla, ĝi estas valora por procezataj manĝaĵoj kiel konservilo. Zein akiris en 1985 la GRAS -akceptadon de FDA. (FDA angle U.S. Food and Drug Administration - Usona nutraĵa kaj medicina administracio. GRAS angle Generally Recognized as Safe - ĝenerale agnoskita sendanĝera)

Zeino estas uzata kiel klara ŝelo por dolĉaĵoj, nuksoj, sekigitaj fruktoj, medikamentoj, kaj aliaj. Diversaj komponantoj de produkto estas eble izoli el la aliaj per zeino-membrano.

Oni povas procesi zeinon pli longe al rezinoj kaj polimeroj kiujn estas eble uzi en diversaj plastoproduktoj.


Kemio
Ĉi tiu artikolo pri "Zeino" ankoraŭ estas ĝermo pri kemia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.


Aliaj lingvoj