Zelandoponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fonto:http://www.beeldbankvenw.nl/

La Zelandoponto (nederlande: Zeelandbrug) estas trafika ponto trans la Orienta Skeldo (Oosterschelde) en la provinco Zelando Nederlando kun totala longo de 5022 metroj kaj konsistas el 54 pilieroj, 48 spanoj de 95 metroj, 2 spanoj de 72,5 metroj kaj movebla ponto kun larĝo de 40 metroj.

Ĝi ligas Noord-Beveland kun Schouwen-Duiveland, kaj do zorgas por pli mallonga ligo inter la urboj Vlissingen, Middelburg, Goes je la suda flanko, kaj Zierikzee, Bruinisse kaj Roterdamo je la norda flanko.

La konstruo de la Zelandoponto okazis de 1963 ĝis 1965. Reĝino Juliana oficiale inaŭguris la ponton je la 15-a de decembro 1965. Tiam oni devis pagi vojimposton por la uzo de la ponto. Oni abolis la vojimposton en 1993. Kiam la ponto estis inaŭgurita ĝi estis la plej longa ponto de Eŭropo, kaj estas post la inaŭguro de la Ponto Vasco da Gama (1998) ĉe Lisbono kaj la Sundoponto (2000) inter Danlando kaj Svedio, la tria plej longa.

Por la trafiko estas du koridoroj kaj streta pado por biciklantoj. Ne estas rifuĝa koridoro, kaj ne estas flankenirebleco dum paneo. Ekde 2005 estas trajektkontrolilo sur la ponto kiu mezuras la rapidecon de veturiloj dum la tuta distanco de la ponto. Tamen pro akcidento je merkredo la 25-a de majo 2005 la trajektkontrolilo difektiĝis. Ĉar oni ne povis ripari la damaĝon en la enŝranka konektotabulo, la trajektkontrolilo en 2006 estis anstaŭita per nova kontrolilo kiu nun estas tute funkcipreta.

Bildoj

Weblinks