Zelda Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zelda KAPLAN (n. la 20-an de junio, 1916[1] – m. la 15-an de februaro, 2012) estis konstanta partoprenanto en la arta, kluba kaj moda rondoj novjorkaj.[2] Oni ofte vidis ŝin ĉe popularaj novjorkaj noktokluboj ĝis la fermiĝa horo. [3] Ŝia trademark kluba kostumo estis robo, sako kaj ŝuoj en la sama afrika desegno, kaj alta tola ĉapelo.[4]

Ŝi multe klopodis por aferoj filantropaj kaj humanaj, ofte vojaĝante al Afriko por paroli kontraŭ mutilado de inaj seksaj organoj kaj kampanjante por ke virinoj rajtu heredi; en 1995 ŝi parolis al vilaĝoj en Sudafriko pri preventado de koncipoj.[5] Rilate al virinaj rajtoj, ŝin citis The Village Voice diri, "Estas tiom grave ke knabinoj ne riverencu al la peniso. Mi esperas sciigi al ĉiu knabino, ke ŝi estas iu."[6]

En 2003, New York Times eldonis profilon pri ŝi, kaj poste en tiu jaro la televida kanalo HBO dissendis dokumentan filmon pri Kaplan, Her Name Is Zelda ("Ŝia nomo estas Zelda"), kiu sekvis ŝian vivon de dommastrino al societulino.[7][8] En 2006, 90-jaraĝe, ŝin priprofilis The Village Voice.[9] Kaplan iam pozis kiel subjekto por la polemikiga fotografo Andres Serrano.

Morto[redakti | redakti fonton]

Kaplan mortis en 2012, 95-jara, post kolapsi dum ekspozicio pri la nova desegnokolekto de Joanna Mastroianni ĉe Lincoln Center en Novjorko kadre de la duonjara Semajno de Modoj.[10]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]