Zelimĥan Jandarbijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zelimĥan Jandarbijev

Zelimĥan JANDARBIJEV (naskiĝis la 12-an de septembro 1952 en Kazaĥio, murdita la 13-an de februaro 2004 en Doho, Kataro) estis ĉeĉena poeto kaj politikisto, prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio.

Li estis kunlaboranto de generalo Ĝoĥar Dudajev kaj de 1991 vicprezidanto de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio. Estis ĉefo de delegitaro por pacaj interparoloj kun Rusio. La 27-an de januaro 1997 malgajnis balotadon je prezidenteco kun sia vicprezidento Aslan Masĥadov kaj transiris al opozicio. Konsiderata unu el respondeculoj pri ĉeĉena atako al Dagestano farita la 7-an de aŭgusto 1999. Post redaŭrigo de la milito kontraŭ Rusio forveturis eksterlanden, unue al Pakistano, poste al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj finfine al Kataro (2001).

Li estis opiniata organizanto de kunlaboro de ĉeĉena terorismo kun la islama mondo. De 2001 serĉata de Interpol, kaj en 2003 enskribita en la liston de mondaj teroristoj.

Li pereis en bomba atenco pretigita kaj plenumita de du agentoj de la rusa FSB Anatolij Jabloĉkov kaj Vasilij Bogaĉov helpe de rusa ambasadejo en Doho. Ambaŭ atencintoj tuj post la atenco estis kaptitaj de la katara polico kaj kondamnitaj je ĝisviva karcero. Post duonjaro tamen ili revenis al Rusio surbaze de pakto pri ekstradicio por plu subiĝi al puno. Ili estis tie alsalutitaj kiel herooj kun speciala soldatara ceremonio. Ilia plua sorto ne estas konata.