Zell am See
El Vikipedio
La kuracloko Zell am See estas la ĉefa respektive administra urbo de la samnoma subdistrikto (germanlingve: Bezirk) Zell am See en la aŭstria federacia lando (subŝtato) Salcburgio. Zell am See havas proksimume 10.000 loĝantojn kaj estas la dua plej loĝantoriĉa komunumo de la Pinzgau, kiel populare nomiĝas la subdistrikto, post Saalfelden.
Telfero en Zell am See, Aŭstrio
La areo de la urbo estis loĝata jam en la bronzepoko. Hodiaŭ Zell am See estas internacie konata kiel unu el la plej gravaj vintrosportlokoj de Aŭstrio, kaj estas grava trafiknodo de la regiono.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Zell am See en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Zell am See en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
||||||||||||