Zemendorf-Stöttera
Zemendorf-Stöttera, hungare Zemenye-Selegd [zemenje-ŝelegd], kroate Cemindrof-Štedra estas unuigita vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Mattersburg. Tiam memstara vilaĝo Stodra ekde 1899 ekuzis la novan loknomon Selegd.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 198 m
- Loĝantaro: 1270
- Poŝtkodo: 7023
- Telefonprefikso:
- Aŭtokodo: MA
- 47°46′00″N 16°27′30″O / 47.766667°N, 16.45833°OKoordinatoj: 47°46′00″N 16°27′30″O / 47.766667°N, 16.45833°O
Situo [redakti]
Zemendorf-Stöttera situas grandparte sur ebenaĵo laŭ rojo. Eisenstadt troviĝas je 10 km-oj.
Historio [redakti]
La vilaĝo formiĝis el du memstaraj vilaĝoj. Pli frue jam dum la neolitiko vivis tie homoj. La turkoj ambaŭ vilaĝojn detruis en 1529, 1532 kaj en 1683. La samoj okazis en 1605 fare de Stefano Bocskai kaj en 1620 fare de Gabrielo Bethlen. En 1713 pro pesto mortis multe. Ĝis 1921 Zemenye kaj Selegd apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Nagymarton, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio).
Zemendorf [redakti]
La unua mencio okazis en 1281 en formo "Zebirna". En 1910 vivis en Zemenye 817 homoj, (plejparte germanoj).
Stöttera [redakti]
Jam en 866 ĉefepiskopo de Salzburg vizitis tiun lokon apartenantan al slavoj. Tiam la loknomoj estis „Ztradach”, kiu supozeble en 1010 nomiĝis „Stederach”. En 1324 aperis la tiama hungara formo: "Zeredahel". En 1831 pro ĥolero mortis 64 vilaĝanoj. En 1910 vivis en Selegd 837 homoj, (plejparte germanoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1824 en vilaĝparto Zemenye aŭ Zemendorf
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Helena de 1826 en vilaĝparto Selegd aŭ Stöttera, la turo alkonstruiĝis en 1900, en 1909, 1948 kaj en 1974 ĝi renoviĝis
- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1785, interne estas videbla kopiaĵo de bildo Madono de Czestochowa
