Zemplínska Nová Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zemplínska Nová Ves situas en la plej griza distrikto

Zemplínska Nová Ves, hungare Zemplénújfalu estas nova malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La hungaroj uzas ankaŭ la formon Zemplénújhely.

Situo[redakti | redakti fonton]

Zemplínska Nová Ves situas laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Slovenské Nové Mesto-Trebišov. La lasta troviĝas 12 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio 3 vilaĝoj formiĝis ĉi tie: Isztáncs, Upor (slovake: Úpor) kaj Zemplénkelecsény (slovake Zemplinský Klečenov). Ĝis Traktato de Trianon la triopo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Zemplínská Nová Ves naskiĝis en 1964 el unuigo de la triopo. En 1991 Stanča rericevis sian memstarecon, restis duopo. En 2001 loĝis en Zemplínska Nová Ves 938 da homoj, (921 slovakoj, 3 ciganoj, po 1 ĉeĥo kaj hungaro).