Zeno
Por samtitola artikolo vidu la paĝon ZEN. |
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Zeno (Japane: Zen, 禅; Ĉine: Chán, 禪; Koree: Seon, 선) estas branĉo de la mahajana tradicio de budhismo.
Zeno estas metodo por eniri en perfekte trankvilan stabilecon de la menso pere de meditado[1].
Ĝi estas budhisma skolo, aparte disvolviĝinta en Japanujo, de mistika komuniiĝo kun la naturo, ekster ĉia intelekta aktiveco[2].
Al Japanujo ĝi venis el Ĉinio en la jaro 538, sed plej multe ĝin disvastigis Eisai (1141-1215). Zeno similas al jogo, por detrui la internan memon de la konsekrata persono servas koncentriĝo al nesolvebla demando (koano).
Zeno estas esperanta vorto transprenita el la japana nomo de la tradicio. Ankaŭ la moderna angla vorto zen havas la saman originon. Tamen la radikoj de la tradicio, kaj de la vorto, estas en barata budhismo. La sanskrita nomo estas dhyana, la palia estas jhana. Tiu vorto estis pruntita en la ĉinan lingvon, kie ĝi nun havas la formon ch'an (Wade-Giles) aŭ chán (pinyin) (禪). Pli malfrue la ĉinan vorton transprenis la vietnama kiel thien, la korea kiel seon (선), kaj la japana lingvo kiel zen (禅). En la orientaziaj lingvoj, la nomoj volas diri "meditado" ĝenerale; en la hindaj tamen, jhana/dhyana signifas tre altan nivelon de koncentrado, helpa sed ne sufiĉa por la fina liberiĝo.
Historio
Laŭtradicie pr. 520 p.K. Bodhidharmo, la 28-a majstro en Hindia sinsekvo, kunportis el Irano en Ĉinion skolon "Lankâ", kiu estus fundamento de Chán. Tamen la vera fondinto estis Hongren (602-674).
En Japanio la plu ekzistantaj Zen-skoloj estas: Rinzaj, Soto, kaj Obaku. Nomita laŭ ties ĉina majstro Linji (japane: Rinzaj), Rinzaj-skolo ekondukitis Japanion en 1191 fare de Eisai, kies disĉiplo Dogen el tio evoluigis la skolo Soto-Zen . Obaku enigitis en 17-a jarcento de Ingen, ĉina monaĥo.
Terminoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Piednotoj
- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro
- ↑ Malnova Plena Ilustrita Vortaro