Zenono el Elajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ZENONO naskiĝis en Elajo ĉ. la fino de la sesa jarcento aŭ la komenco de la kvina. Li estis la plej eminenta disĉiplo de Parmenido kaj defendis la pensmanieron de sia majstro kun tro da intelekta vigleco. Li arde polemikis kun siaj samtempuloj pri la neado de la movo kaj de la multeco, provante klarigi kaj pravigi sian majstron. Li estis fama pro negado de la sagomovo kaj pro brila konsternado de siaj kontraŭuloj prezentante al ili la konatan pruvon pri la nemoviĝado, nome, la rakonto pri Aĥilo kaj la testudo. Pro tiuj argumentoj li estis konsiderata de Aristotelo la fondinto de dialektiko.

Dialektikaj argumentoj kontraŭ la moviĝo[redakti | redakti fonton]

Unua argumento[redakti | redakti fonton]

Citaĵo de Simplicio - "La unua argumento: se ekzistas moviĝo, necesas ke la moviĝanto trairu senfinajn spacojn je unua tempo; sed tio neeblas; do moviĝo ne ekzistas. Zenono elmontris sian propozicion asertante ke tio moviĝanta devas unue trairi la mezon de la distanco kaj poste la tuton. Tamen antaŭ trairi la mezon de la tuta distanco, la monviĝanto devas trairi la mezon de ĝi kaj denove trairi la mezon de tiu lasta. Sed pro tio ke la mezoj estas senfinaj, ĉar oni povas konsideri la mezon de iu ajn distaco, estas neebla trairi, je fina tempo, senfinajn distancojn (...). Do, pro tio ke ĉio mezurebla permesas senfinajn dividojn, estas neebla trairi ian ajn distancon je tempo fina".

Dua argumento[redakti | redakti fonton]

vidu la ĉefartikolon Paradokso de Akilo

Citaĵo de Aristotelo - "La dua argumento, nomita de Aĥilo, asertas ke dum kurado, la kuranto pli rapida neniam atingas la malrapidan, ĉar tiu postkuranta devas ĉiam ekatingi la punkton kie ekkuris la antaŭulo. Ĝi estas la sama argumento de la dikotomio: la nura diferenco estas ke, se la grando sinsekve aldonita estas bone dividita, ne estas plu due. La konsekvenco de ĉi tiu argumento estas ke oni ne atingos la malrapidulon, sed al tiu konkludo oni ankaŭ alvenas pere de simila rezonado de dikotomio. En ambaŭ la kazoj, fakte, la konsekvenco estas ke oni ne atingos la punkton ĉar la grando estas dividita; okazas ke en la zenona argumento a vetkura ĉampiono ne povas atingi la malrakpidan kunkuranton.

Tria argumento[redakti | redakti fonton]

Citaĵo de Aristotelo - "(...) diras ke la sago moviĝanta estas senmova. Ĝi fundamentiĝas de la premiso ke la tempo estas komponita de momentoj. Fakte, se oni ne akceptas tion, oni ne povas fari silogismon. Sed, Zenono faras paralogismon: se, fakte, - li diras - ĉiu objekto estas ĉiam, ĉu moviĝanta, ĉu senmova, kaj nenio moviĝas dum okupas spacon egalan al sim mem, kaj ke tio moviĝanta okupas ĉiam, dum la tuta tempo, spacon egalan al si mem, do, la sago moviĝanta estas senmova". citaĵo de Simplicio - "La argumento de Zenono, ekde la premiso ke ĉio kiu okupas spacon egalan al si mem, aŭ estas moviĝanta aŭ estas senmova, ke nenio moviĝas je momento, kaj, ke la moviĝanto okupas ĉiam, je la sama momento, spacon egalan al si mem, ŝajnas klarigi la jenon: la sago moviĝanta, je ĉiu momento, okupas spacon egalan al si mem, kaj tiel dum la tuta tempo de la moviĝado. Tamen ĉio okupanta, je momento, spacon egalan al si mem, ne moviĝas, ĉar nenio moviĝas je momento. Do, la moviĝanta sago ne moviĝas la tutan tempon de sia moviĝo".


Antaŭsokrataj filozofoj

Mileta skolo : Taleso el Mileto · Anaksimandro · Anaksimeno

Pitagorana skolo : Pitagoro · Alkmeono el Krotono · Filolao el Krotono · Arkito el Tarento · Timeo el Lokreso

Efesa skolo : Heraklito — Elaja skolo : Ksenofano · Parmenido · Zenono el Elajo · Meliso el Samoso

Pluralismo : Anaksagoro · Empedoklo — Atomismo : Leŭkipo · Demokrito

La sofistoj : Protagoro el Abdero · Prodiko · Gorgio · Hippio · Critio

Diogeno el Apolonio