Zephyr

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zephyr estas etpeza sunenergi-pelita aviadilo, konstruita ĉe britia entrepreno QinetiQ. Ĝi atingis en 2008 neoficialan rekordon en la longtempa, senhoma flugado, dum 82 horoj. Ĉar la Federation Aeronautique Internationale ne partoprenis la flugeksperimenton, la flugrezulto ne estis oficiala. La aviadilo estis teledirektita ĝis alto de 18 km, kie transprenis la direktadon la aŭtomata piloto kaj la satelita navigado. La aviadilo eltenis la temperaturan diferencon de - 70 ĝis + 45 celsiusaj gradoj.

La Zephyr-6 estas el karbonfibra metalskeleto kaj havas egan flugilan surfacon kompara al ties maso. La flugiloj estas kovritaj per sunĉeloj, kiuj produktas eĉ superfluan energion pro la nokta flugo. Tiu energio estas rezervita en litio-sulfuraj akumulatoroj.

Celo estas la evolugi de spiona aviadilo, kiu kapablas flugi sen surteriĝo, dum 3 jaroj.

Teknikaj informoj

  • Enverguro: 18m
  • Maso: 30 - 34kg
  • Maksimuma ŝarĝo: ĉ. 2kg
  • Maksimuma flugalto: 18km

Vidu ankaŭ