Zetismo
Zetismo (el la nomo zeto de la litero greka ζ) estas lingvohistoria fenomeno, kiu konsistas en ŝanĝiĝo de iu fonemo en la konsonanton z.
Zetismo en la greka lingvo[redakti | redakti fonton]
En la antikva greka lingvo la litero ζ estis afrikato /dz/, tamen jam en la klasika epoko ĝi ŝanĝiĝis en simplan /z/: ζωή (vivo) [dzo:'e:] → [zo'i].
Zetismo el la slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]
La praslava afrikato [d′z′] en la 9-a jarcento ŝanĝiĝas en [z′] kaj poste malmoliĝas al [z]. Tion atestas la tiuepoka konfuzo de la kirilicaj literoj З (kiu prezentas la sonon [z]) kaj Ѕ (kies praa sonvaloro estis [d′z′]).