Zhu Xi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zhu Xi
Ĉina filozofio
Dinastio Song
Zhu xi.jpg
Plena nomo Zhu Xi
Naskiĝo 18-a de oktobro 1130
Morto 23-a de aprilo 1200
Skolo/tradicio Konfuceismo
v  d  r
Information icon.svg

Zhu XiĈu Hsi (ĉina skribo: 朱熹) (n. 18-a de oktobro, 1130 Juksi, Fuĝjano, Ĉinio23-a de aprilo 1200, Ĉinio) estis konfuceisma filozofo de la Dinastio Song kiu iĝis la ĉefa figuro de la Skolo de Principo, kaj la plej influa racia nov-konfuceismulo en Ĉinio. Lia kontribuo al ĉina filozofio inkluzivis asignadon de speciala signifo de la Analektoj, la Menceo, la Granda Lernado kaj la Doktrino de la Mezo (Kvar Libroj), emfazon pri la investigado kaj sintezon de ĉiuj fundamentaj konfuceismaj konceptoj, kiuj formis la bazon de la ĉina burokrataro kaj regado dum ĉirkaŭ 700 jaroj. Li estis nomumita la dua plej influa pensulo en la ĉina historio, post Konfuceo mem.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi, kies familio originiĝis en Kantono Vujuan, de la regino Huizhou (en moderna provinco Ĝjangŝio), naskiĝis en Fuĝjano, kie lia patro laboris kiel subprefektura policestro. Post lia patro estis elpostenigita pro sia opozicio al la registara pacigo al la Jurĉen en 1140, Zhu Xi ricevis instruadon el sia patro hejme. Post la morto de lia patro en 1143, li studis ĉe la patraj amikoj nome Hu Xian, Liu Zihui, kaj Liu Mianzhi. En 1148, je aĝo de 19, Zhu Xi pasis la Imperian Ekzamenon kaj iĝis oficiala studento. La unua oficiala studposteno de Zhu Xi estis kiel Subprefektura Registristo ĉe Tong'an (同安縣主簿), kie li servis el 1153 - 1156. El 1153 li ekstudis ĉe Li Tong, kiu sekvis la novkonfucean tradicion de Ĉeng Hao kaj Ĉeng Ji, kaj formale iĝis lia studento en 1160. En 1179, post malservo en oficiala posteno ekde 1156, Zhu Xi estis nomumita Prefekto de la Militdistrikto Nankang (南康軍), kie li revivigis la funkciadon de la Akademio de la Groto de la Blanka Cervo (白鹿洞書院).[2] kaj estis elgradigita 3 jarojn poste ĉar li atakis la malkompetenteccon kaj korupton de kelkaj influaj funkciuloj. Estis kelkaj kazoj de ricevo de postenoj kaj sekvaj elpostenigoj. Post demisio de sia lasta posteno, li estis akuzita pro nombraj deliktoj kaj eĉ oni peticiis por lia ekzekuto. Kvnakm lia instruado estis estinta akre atakita fare de registaraj figuroj, preskaŭ milo da kuraĝuloj ĉeestis al lia funebro.[3] En 1208, nome ok jarojn post lia morto, la imperiestro Ningzong de Song rehabilitis Zhu Xi kaj honoris lin per la postmorta nomo Ŭen Gong (文公), signife “respektinda ĝentlemano de kulturo”.[4] Ĉirkaŭ 1228, la imperiestro Lizong of Song honoris lin per la postmorta nobeltitolo Duko de la (Ŝtato) Hui (徽國公).[5] En 1241, memortabulo al Zhu Xi estis lokita en la Templo de Konfuceo de Cjujfu,[6] tiele altigante lin al la sanktularo de Konfuceismo. Nuntempe, Zhu Xi estas kultita kiel unu el la "Dekdu Filozofoj" (十二哲) de Konfuceismo.[7] Modernaj sinologoj kaj ĉinoj ĝenerale ofte aludas al li kiel Zhu Wen Kung (朱文公) anstataŭ per lia nomo.

Instruado[redakti | redakti fonton]

La kvar libroj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dynastio Song, la instruoj de Zhu Xi estis konsiderataj malortodoksaj. Anstataŭ enfokusiĝi al la I Ĉing kiel aliaj novkonfuceistoj, li elektis emfazi la kvar librojn: nome la Granda Lernado, la Doktrino de la Mezo, la Analektoj de Konfuceo, kaj la Menceo kiel studa kerno por aspirado fare de studentoj al funkciularo. Por ĉiuj tiuj klasikaĵoj li verkis etendajn komentariojn kiuj ne estis amplekse agnoskitaj en lia epoko; tamen, ili poste iĝis akceptitaj kiel la standardaj komentarioj. La Kvar Libroj servis kiel bazo por civilserva ekzamenado ĝis 1905,[8] kaj edukado en la klasikoj ofte ekis per la komentarioj de Zhu Xi kaj la angulŝtono por kompreni ilin.[9]

Viva forto (qi 氣), principo (li 理), kaj Suprema Celo (taiji 太極)[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi insistis ke ĉiuj aferoj estas portataj al la unuiĝo de du universaj aspektoj de realo: nome qi, foje tradukita kiel viva (aŭ fizika, materiala) forto; kaj li, foje tradukita kiel racia principo (aŭ leĝo). La fonto kaj sumo de li estas Taiji (Wade-Giles: T‘ai Ĉi), signife la Suprema Celo. La fonto de qi (Wade-Giles: ĉ‘i) ne estas tiom klare asertita de Zhu Xi, konduke kelkajn fakulojn al eltenado ke li estis metafizike monisto kaj aliajn elteni ke li estis metafizike dualisto.

Laŭ la teorio de Zhu Xi, ĉiu fizika objekto kaj eĉ ĉiu persono havas sian li kaj tiele havas kontakton en ties metafizika kerno kun la Taiji. Kio estas referencata kiel homa animo, menso, aŭ spirito estas subkomprenita kiel la Taiji, aŭ la suprema kreiva principo, kiel ĝi funkcias ene de persono.

Qi kaj li funkcias kune en reciproka dependeco. Ili estas reciproke aspektaj en ĉiuj kreaĵoj en la universo. Tiuj du aspektoj estas manifestataj en la kreado de substancaj entoj. Kiam ties aktiveco ŝvelas (rapide aŭ etenda), tio estas la energisistemo de la Jango. Kiam ties aktiveco ŝvagas (malrapide aŭ maletenda), tio estas la energisistemo de la Jino. La fazoj jina kaj janga konstante interagadas, ĉiu akiranta kaj perdanta dominadon super la alia. En la procezo de ŝvelado kaj ŝvagado, la alternado de tiuj fundamentaj vibraĵoj, la tielnomitaj kvin elementoj (fajro, akvo, ligno, metalo, kaj tero) evoluas. Zhu Xi asertis ke li ekzistis eĉ antaŭ la Ĉielo kaj la Tero.[10]

En terminoj de li kaj qi, la sistemo de Zhu Xi forte similas al tiu de la ideoj de Budhismo pri li (denove, principo) kaj ŝi (aferoj, materialoj), kvankam Zhu Xi kaj liaj sekvantoj forte argumentis ke ili ne kopias budhismajn ideojn. Anstataŭe, ili tenas ke ili uzas konceptojn jam estintajn delonge antaŭe en la I Ĉing.

Zhu Xi diskutis kiel li vidis la koncepton de la Suprema Celo kiel kongrua kun la principlo de Taoismo, sed lia koncepto de Taiji estis diferenca el kompreno de Tao en Daoismo. Kie Taiji estas diferenciga principo kiu rezultas en la apero de io nova, Dao estas kvieta kaj silenta, laborante por malpliigi ĉiujn aĵojn al egaleco kaj nedistingeblo. Li argumentis ke estas centra harmonio ke ne estas stata aŭ malplenaa sed dinamika, kaj ke la Suprema Celo estas de si mem en konstanta kreiva aktiveco.

Homa naturo[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi konsideris la pli fruan konfuceiston Xun Zi kiel herezulo ĉar li apartiĝis el la ideo de Menceo pri esenca homa boneco. Eĉ se la personoj montras senmoralan konduton, la suprema regula principo estis bona. La tialo de senmoralaj agoj estas qi. La metafiziko de Zhu Xi estas ke ĉio enhavas li kaj qi. Li estas la principo kiu estas en ĉio kaj regas la universon. Ĉiu persono havas perfektan li. Tiele, individuoj agus laŭ perfekta kongruo kun moralo. Tamen, dum li estas la subkuŝa strukturo, qi estas ankaŭ parto de ĉio. Qi malheligas onian perfektan moralan naturon. La tasko de morala kultivado estas klarigi onian qi. Se onia qi estas klara kaj ekvilibra, tiam oni agados laŭ perfekta morala vojo.

Koro/menso[redakti | redakti fonton]

Klareco de menso kaj pureco de koro estas idealaj en konfucea filozofio. En la suba poeziaĵo, "Meditoj dumlegade - 1" Zhu Xi ilustracias tiun koncepton per komparo de la menso al spegulo, lasita kovrita ĝis neceso ke simple respegulu la mondon ĉirkaŭan, igante klare per la fluaj akvoj simbolantaj Taon. En ĉina, menso estas foje nomata "la kvadrata colo," kio estas la laŭvorte traduko de la termino aludita en la komenco de la poeziaĵo.[9]

Malgranda kvadrata flako nekovrita spegulo
kie sunlumo kaj nuboj haltas kaj foriras
Mi demandis kiel ĝi estas tiom klara
oni diris ke printempa akvo tenas fluon
(tradukita el traduko de Red Pine)

Kono kaj agado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la epistemologio de Zhu Xi, kono kaj agoj estas nedivideblaj komponantoj de vera inteligenta agado. Kvankam li distingis inter la antaŭeco de kono, ĉar inteligenta ago postulas antaŭpenson, kaj la gravo de agado, ĉar ĝi produktas klarigeblan efikon, Zhu Xi diris: "Kono kaj ago ĉiam postulas unu la alian. Ĝi estas kiel persono kiu ne povas piediri sen kruroj kvankam li havas okulojn, kaj kiu ne povas vidi sen okuloj kvankam li havas krurojn. Rilate al ordo, kono venas unua, kaj rilate al gravo, ago estas pli grava." [11]

La studado de aĵoj kaj la etendo de kono[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi postulis gewu, nome studado de aĵoj. Kiel priserĉadi kaj kio tiuj aĵoj estas estas la fonto de multa polemiko. Por Zhu Xi, la aĵoj estas moralaj principoj kaj la priserĉado inkludas atenti al ĉio kaj en libroj kaj en aferoj[12] ĉar "moralaj principoj estas tre nefinigeblaj[13]

Religio[redakti | redakti fonton]

Zhu Xi ne tenis tradiciajn ideojn de DioĈielo (Tian), kvankam li studis kiel liaj propraj ideoj respegulis la tradiciajn konceptojn. Li kuraĝigis agnostikan tendencon ene de Konfuceismo, ĉar li kredis ke la Suprema Celo estas racia principo, kaj studis ĝin kiel inteligenta kaj reganta volo malantaŭ la universo (dum li asertis ke "Ĉielo kaj Tero ne havas menson de si mem" kaj diskonigis ke ties nura celo estas produkti aĵojn. Ĉu tio povas esti konsiderata konscia aŭ inteligenta volo estas klare disputebla).[14] Li ne apogis la adoradon de spiritoj kaj proponoj al bildoj. Kvankam li praktikis iomajn formojn de adorado al praularo, li malkonsentis ke la animoj de prauloj ekzistas, kredante anstataŭe ke la adorado al praularo estas formo de rememoro kaj dankemo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2006) The Essential Analects: Selected Passages with Traditional Commentary. Hackett Publishing. ISBN 1-60384-346-9. 
  2. Gardner, pp. 3 - 6
  3. Chan 1963: 588.
  4. Chan 1989: 34.
  5. Chan 1989: 34. Hui referencas al Hui-ĉu lia praulejo en Anhui, nuna Ĝjangŝio.
  6. Gardner 1989: 9.
  7. World Architecture Images- Beijing- Confucius Temple. Alirita 2013-04-22.
  8. Chan 1963: 589.
  9. 9,0 9,1 Red Pine, Poems of the Masters, Copper Canyon Press, 2003, p. 164.
  10. Zhu Xi 1986, Zhuzi yulei, Beijing; Zhonghua Shuju, p. 1
  11. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 20 en Chan 1963: 609.
  12. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 26 en Chan 1963: 609.
  13. The Complete Works of Chu Hsi, sekcio 27 en Chan 1963: 610.
  14. Vidu W.T.Chan Source-Book Zhu Xi, Ch.11, #127, pg. 643

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Percy Bruce. Chu Hsi and His Masters, Probsthain & Co., London, 1922.
  • Daniel K. Gardner. Learning To Be a Sage, University of California Press, Berkeley, 1990. ISBN 0-520-06525-5.
  • Bruce E. Carpenter. 'Chu Hsi and the Art of Reading' in Tezukayama University Review (Tezukayama daigaku ronshū), Nara, Japan, no. 15, 1977, pp. 13–18. ISSN 0385-7743
  • Wing-tsit Chan, Chu Hsi: Life and Thought (1987). ISBN 0-312-13470-3.
  • Wing-tsit Chan, Chu Hsi: New Studies. University of Hawaii Press: 1989. ISBN 978-0-8248-1201-0
  • Gedalecia, D (1974). "Excursion Into Substance and Function." Philosophy East and West. vol. 4, 443-451.
  • Hoyt Cleveland Tillman, Utilitarian Confucianism: Ch‘en Liang's Challenge to Chu Hsi (1982)
  • Wm. Theodore de Bary, Neo-Confucian Orthodoxy and the Learning of the Mind-and-Heart (1981), on the development of Zhu Xi's thought after his death
  • Wing-tsit Chan (ed.), Chu Hsi and Neo-Confucianism (1986), a set of conference papers
  • Donald J. Munro, Images of Human Nature: A Sung Portrait (1988), an analysis of the concept of human nature in Zhu Xi's thought