Ziefen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziefen
Blazono de Ziefen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 25′ 53″ N 7° 42′ 20″ O / 47.43139 °N, 7.70556 °O / 47.43139; 7.70556 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 53″ N 7° 42′ 20″ O / 47.43139 °N, 7.70556 °O / 47.43139; 7.70556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1551
Areo 7,80 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 4417
Komunumkodo 2834
Mapo de Ziefen
vdr

Ziefen estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1551 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ziefen konsistas el du setlejkernoj kaj situas en la valo de Reigoldswil ĉe la bordo de la rivero Malantaŭa Frenke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordokcidento al Lupsingen, en nordoriento al Bubendorf, en sudoriento al Arboldswil, en sudo al Reigoldswil, kaj en okcidento al Seewen kaj Büren (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas jam ek de la komenco de la 20-a jarcento konektita al la publika trafikreto per buslinio de Liestal al Reigoldswil. Temas pri la unua oficiala buslinio de Svislando kun federacia koncesio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ziefen datiĝas el la jaro 1226 kiel Civenne.

En la jaro 1366 Ziefen fariĝis kune kun la voktejo Waldenburg posedaĵo de la episkopo de Bazelo, kiu vendis ĝin en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Dum la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la distrikto Liestal, kun kiu ĝi fariĝis post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara, kvankam la vilaĝo dum la Kantondisiĝo luktis flanke de la urbo, kio kostis al ĝi du homajn vivojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]