Niederurnen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ziegelbrücke)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nieder- und Oberurnen (stacidomo).
Niederurnen
Blazono de Niederurnen
Vilaĝeniro de Niederurnen
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 7′ 38″ N 9° 3′ 14″ O / 47.12722 °N, 9.05389 °O / 47.12722; 9.05389 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 38″ N 9° 3′ 14″ O / 47.12722 °N, 9.05389 °O / 47.12722; 9.05389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3939
Areo 14,1 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 8867
Mapo de Niederurnen
vdr

Niederurnen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 3939 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Niederurnen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederurnen situas ĉe la suda bordo de Linth-Kanalo meze inter Valenlago kaj la Lago de Zuriko. Al Niederurnen apartenas la suda parto de la urbeca vilaĝo Ziegelbrücke, kies norda parto kun la grava stacidomo kaj fervojnodo apartenas al la sankt-gala komunumo Schänis. La plej alta punkto de la iama komunumo estas la pinto de la monto Köpfenberg kun alteco de 1879 m s.m., dum la plej malalta punkto situas ĉe la bordo de Linth-Kanalo sur alteco de 418 m s.m.

La teritorio de la eksa komunumo etendiĝis sura areo de 14,1 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 37,2% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederurnen limis en nordo al Bilten, en nordoriento al Schänis (SG), en oriento al Weesen (SG), en sudoriento al Mollis, en sudo al Oberurnen, kaj en okcidento al Schübelbach (SZ).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aŭtovojrestadejo Glarnerland en Niederurnen

La iama komunumo Niederurnen disponas pri tre bonaj trafikkonektoj. La grava fervojnodo Ziegelbrücke situas rekte apud la komunuma limo. Krome la iama komunumo diponas pri propra stacidomo ĉe la fervojlinio de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal. Ankaŭ diversaj buslinioj pasas tra Niederurnen.

Per la aertelfero de Niederurnen al Morgenholz alireblas la alpvalo de Niederurnen.

Tra la iama komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 al Glaruso kaj Altdorf kaj tiu de Zuriko al Koiro respektive Buchs. Sur la teritorio de Niederurnen situas la restadejo Glarnerland de la svisa aŭtovojo A3, al kiu la vilaĝo havas propran alveturejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederurnen datiĝas el la 11-a jarcento kiel Niter Urnnen. En mezepoko Niederurnen estis posedaĵo de la Monaĥejo Schnänis. Dum la 13-a kaj 14-a jarcento diversaj senjoroj kverelis pri Niederurnen, inter ili la Grafoj de Kiburgo, la rapersvilanoj, la Habsburgoj kaj la Monaĥejo Vetingo.

En la jaro 1386 estis detruita la Kastelo Oberwindegg, kiu estis menciita unuan fojon en la jaro 1265, kaj Niederurnen venis sub regado de Glaruso.

Per la Linth-korekto komence de la 19-a jarcento komenciĝis la prospero de Niederurnen. Dum antaŭe la komunumo havis apenaŭ 200 loĝantojn, la loĝantaro enorme kreskis ĝis al multe pli ol 3000 nuntempe.

Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Niederurnen estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]