Ziemowit Jacek Pietraś

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziemowit Jacek Pietraś
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1943 (1943-07-07)
en Pionki
Morto 12-an de novembro 2004 (2004-11-12) (61-jaraĝa)
en Lublino
Tombo Tombejo ĉe la strato Lipowa en Lublino
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Maria Curie-Skłodowska
Okupo
Okupo politikologo • universitata instruisto • juristodojeno
vdr

Ziemowit Jacek Pietraś (naskiĝis la 7-an de julio 1943 en Pionki, mortis la 12-an de novembro 2004 en Lublin) – pola politologo, juristo, profesoro de Universitato al Maria Curie-Skłodowska

Abituriento de Fakultato de Juroscienco ĉe Universitato al Maria Curie-Skłodowska en Lublin. En 1971 akiris sciencan gradon de doktoro surbaze de disertaĵo Enlanda milito laŭ vidpunkto de internacia juro, kaj en 1978 la gradon de doktoro habilita pro disertaĵo Diplomatia speciala misio kiel institucio de internacia juro. En 1994 ricevis titolon de ordinara profesoro pri jurosciencoj.

Lekciis en Usono: Universitato de Pensilvanio, Universitato de Minesoto, Universitato de Viskonsino-Milvokio.

Ziemowit Jacek Pietraś verkis preskaŭ 200 sciencajn publikaĵojn. Al la plej gravaj apartenas:

  • Dyplomatyczna misja specjalna jako instytucja prawa międzynarodowego, Lublin 1978; (habilita disertaĵo)
  • Podstawy teorii stosunków międzynarodowych (Fundamentoj pri teorio de internaciaj rilatoj), Lublin 1986;
  • Pojęcie i klasyfikacja ról międzynarodowych (Nocio kaj klasifiko de internaciaj roloj), Lublin 1989;
  • Międzynarodowa rola Chin (Internacia rolo de Ĉinio), Lublin 1990;
  • Sztuczna inteligencja w politologii: heurystyczne modelowanie procesów adaptacji politycznej (Artefarita intelekto en politologio: heŭristika modelado de la procezoj en politika adaptiĝo), Lublin 1990;
  • Teoria gier jako sposób analizy procesów podejmowania decyzji politycznych (Ludoteorio kiel maniero analizi procezojn de politika antaŭplanado), Lublin 1997;
  • Decydowanie polityczne (Politika decidado), Warszawa - Kraków 1998;
  • Prawo wspólnotowe i integracja europejska (Eŭropunia juro kaj eŭropa integriĝo), Lublin 2005.