Zilengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zilengo – «nia lingvo» – estas planlingvo proponita de Oka Asajiro, en 1889. Oka estis la plej grava japana biologo de la 20-a jarcento. En Germanio li lernis Esperanton, kiu multe influis lian projekton.[1]

Zilengo signifas nia lingvo, en la lingvo mem.

Antaŭ ol Oka eksciis pri Esperanto, la projekto distingis nek sekson nek nombron de pronomoj; ekz-e pronomo "la" signifas ŝi, li kaj ili. Aliflanke Oka kritikas Zamenhof pro la insisto distingi pluralon kaj singularon.

Fine, Oka forlasis sian projekton favore al Esperanto kaj estis la unua esperantisto de Japanio.

Ekzempleto:

  • Is regretir, kod kreenta de Esperanto ne posedas savo de lengo de Estrem Oriento
Bedaŭrindas, ke kreinto de Esperanto ne sciipovas la lingvojn de Ekstrema Oriento

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1889” de Biblioteko Butler.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Literatura Foiro, 25 (1994) 147.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lingviko.net/db/17_Lins.htm Arkivigite je 2020-10-03 per la retarkivo Wayback Machine (tamen, la franca Vikipedio skribas ke li konis Volapük, sed ne Esperanton)


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.