Zimbabva dolaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zimbabva dolaro
eksvaluto • dolaro
Ŝtato: Zimbabvo
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: ZWD
Mallongigo: Z$
Ŝanĝokurzo (vidu tekste)

(la 2-an de novembro 2010)

vdr

La Zimbabva dolaro estas la nacia valuto de Zimbabvo, valida ekde 1980 sed provizore maloficialigita la 12-an de aprilo 2009. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj, kiu tamen pro alta inflacio jam de jaroj ne plu praktike ludas rolon - la inflacian staton de la valuto ekzemple bildigas la sube montrata monbileto, kiu validis inter majo kaj decembro 2008 kaj valoris 25 000 000 000 dolarojn. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ZWL.

Ekde aprilo 2009 la sudafrika rando, la bocvana pulao, la brita pundo kaj la usona dolaro estas la kutimaj valutoj uzataj en Zimbabvo. La zimbabva registaro anoncis ke la nacia valuto nur reoficialiĝos post kiam la nacia industria produktado signife plimultiĝos.

Eksteraj ligiloj


monbileto de 25 000 000 000 dolaroj el 2008