Zimnicea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zimnicea
urbeto en Rumanio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Teleorman
Poŝtkodo 145400
Retpaĝaro www.primariazimnicea.ro
Politiko
Urbestro Petre P1arvu
Demografio
Loĝantaro 15,672
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj
Alto 48 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 131,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Zimnicea (Rumanio)
Zimnicea (Rumanio)
DMS
Zimnicea
Zimnicea
Zimnicea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zimnicea [+]
vdr

Zimnicea [zimniĉa] estas urbo en la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi dufoje estis ĉefurbo de la distrikto, en 1837/38 kaj en 1877/78.

Zimnicea estas la plej suda urbo de Rumanio. Ĝi situas en la suda parto de la ebenaĵo Boian, je 40 km de la distrikta ĉefurbo Alexandria. Danubo, tie limo al Bulgario, preterfluas en distanco de du kilometroj de la urbocentro. La urbon trafluas la rivero Pasărea.

En 1977 tertremo detruis proksimume 89 % de Zimnicea. Tiu granda parto kredeble rezultas el tio, ke konstruaĵojn ankoraŭ ripareblajn oni tamen detruis por povi konstrui tute novan urbon. Bedaŭrinde la kvalito de la konstruado ne estis bona, kaj kelkaj domoj tiam konstruitaj jam kadukiĝas.

Zimincea situas ĉe tri naciaj vojoj:

  1. D. N. 51: Zimnicea – Izvoarele – Alexandria, 40 km.
  2. D. N. 51 A: Zimnicea – Suhaia – Turnu Măgurele, 60 km.
  3. D. N. 5 C: Zimnicea – PetroșaniGiurgiu, 60 km.

Fervojo ekzistas de 1901. Trajnoj iras de la haveno (Zimincea Port) tra la urbo norden al Alexandria kaj Roșiorii Nord; tie estas ligo al la ĉefa linio de Bukareŝto al Timișoara.

Zimnicea havas partnerecon aŭ kunlaboron kun jenaj urboj[1]:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lista municipiilor înfrățite din România. Arkivita el la originalo je 2009-12-22. Alirita 2010-10-31.