Zipacná de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Zipacná de León Rodríguez
Gvatemala artisto
Gvatemala artisto
Persona informo
Naskiĝo 25-a de julio 1948
en Gvatemalurbo, Gvatemalo
Morto 21-a de januaro 2002
en Gvatemalurbo, Gvatemalo
Ŝtataneco Gvatemalo
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Sergio Zipacná de León, gvatemala pentristo kaj ceramikisto, naskiĝis en Gvatemalurbo la 25-an de julio 1948 sine de konata gvatemala familio dediĉita al arto ekde la fino de la 19-a jarcento. Lia patro estis la gvatemala skulptisto Adalberto de León Soto kaj lia patrino estis la politikistino Fantina Rodríguez Padilla. Lia plej juna frato, Iván de León Rodríguez, estas ankaŭ konata pentristo, same kiel pluraj aliaj vivantaj membro de la familio. Li signis siajn verkojn kiel Zipacná de León. Li estis tre grava kaj influa personeco en la arta sceno de Gvatemalo ne nur kiel pentristo kaj ceramikisto, sed ankaŭ kiel meceno, kolektisto kaj esploristo.

Du anĝeloj kun ligitaj brakoj, verko de la gvatemala artisto Zipacná de León (Gvatemalurbo, 1948 - 2002)

Komencinte la bazlernejon en Parizo (Francio), li konkludis siajn akademiajn studojn en Gvatemalo. Kvamkam aŭtodidaktulo pri pentrarto, li ankaŭ realigis formalajn studojn. Li specialiĝis pri gravurado kun Lola Cueto kaj Carlos Jurado en Meksiko (1968-1971), kaj kun Carlos Colombino en la Universitato de Kostariko (1978). Li studis Modernan Arton kaj Muzeografion en la Centro Georges Pompidou (Parizo, Francio) en 1979.

Li ludis gravan rolon en la agado de la Domo de la Stampo Max Vollemberg kaj de la grupo Trinovación. Kunfondinto de pluraj kulturaj institucioj, estas rimarkindaj liaj laboroj kiel kunordiganto de la Ĉiama Art-Programo Paiz (ege grava gvatemala privata art-iniciato kuniganta plej reprezentajn artistojn el Gvatemalo, kiu kutime invitas gravajn artistojn el aliaj amerikaj regionoj) kaj de la Regionaj Art-Lernejoj (1989) (kiel specialisto de la gvatemala Ministerio pri Kulturo kaj Sporto). Li fondis ankaŭ la Muzeon de Belartoj de Okcidento Adalberto de León Soto (laŭ la nomo de lia patro). Krome, li estis Profesoro en la Nacia Akademio de Belartoj (Gvatemalo). En septembo 2000, li ricevis la titolon Eminenta Civitano de la Urbo de Kecaltenango.

En lia havaĵo estas kalkulitaj pli ol kvardek personajn ekspoziciojn kaj plurajn kolektivajn ene kaj ekstere de Gvatemalo. Inter liaj plubikaĵoj troviĝas studaĵoj pri gvatemala arto kaj prezentadoj pri naciaj kaj eksterlandaj artistoj. Senlacebla vojaĝanto, li ankaŭ esploris arton kaj kulturon ĉirkaŭ la mondo dank'al multegaj studvojaxoj (Egiptio, Tajvano, Greklando, Svislando, Kostariko, ktp), kio daŭre riĉigis sian artivizion kaj ĝian funkcion en la moderna socio. Li mortis la 21-an de januaro de 2002 en Gvatemalurbo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Personajes: Diccionario de artistas guatemaltecos (en la hispana : Vortaro pri gvatemalaj artistoj). Arkivigite je 2007-08-21 per la retarkivo Wayback Machine

Zipacna de Leon (1948-2002) Aŭtorino : Diana M. Rojas Garzon (en la angla).