Zirc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zirc estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Zirc, kies centro estas.

Monaĥejo de Zirc
Biblioteko de Zirc
Arboreto de Zirc

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zirc situas sur montaro Bakony en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Veszprém-Győr, 20 kilometrojn norde de Veszprém.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1060, kiam reĝo Andreo la 1-a mortis tie. En 1182 abatejo fondiĝis, poste apude vilaĝo de servutuloj formiĝis. Tamen de tiuj unuaj tempoj, post la turkaj detruoj restis preskaŭ nur unu pilierfasko de la iama cisterciana abatejo. La setlejo refondiĝis en 1733. La plej granda parto, kiun oni nun povas vidi, konstruiĝis en la 18-a jarcento. La plej gravaj estas: la cisterciana baziliko el 1752 kun la altarpentraĵoj de la aŭstra Maulbertsch, kaj la klostro el 1727, kie videblas ekspozicio de la Naturscienca Muzeo, pri la faŭno, flaŭro, historio kaj etnografio de la ĉirkaŭaĵo. Estas tre bela kaj speciala malnova biblioteko samloke. La arboreto de la abatejo ankaŭ estas malnova kaj fama.

En la 19-a jarcento naskiĝis Antal Reguly, kiu vojaĝis al Finnlando kaj la unua pruvis parencecon de hungara kaj finna lingvoj. Zirc urbiĝis en 1984.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]