Zirkonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zirkonio estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon Zr kaj la atomnumeron 40. Ĝi estas brila grizblanka transirmetalo, kiu similas al titano. Zirkonio haveblas ĉefe el zirkono, kaj estas ege nerustema. Zirkonio estas ĉefe uzata en nukleaj reaktoroj kiel neŭtron-sorbilo. Ĝi estas uzata ankaŭ por fari alojojn, kiuj ne rustas.

Oni (ĉefe Ulrich Volz, germana dentisto) eksperimentis sukcese pri zirkoniaj dentoj (implantaĵoj), kie la zirkonio estis uzata en formo de zirkonia oksido. Tiu ceramika formo estas pli korpoamika ol la kutime uzata titano.

Ŝablono:Ĝermo-kemio