Ruswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ziswil)
Ruswil
Blazono de Ruswil
Ruswil (en la centro de la bildo), vidita de Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 5′ 1″ N 8° 7′ 34″ O / 47.08361 °N, 8.12611 °O / 47.08361; 8.12611 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 1″ N 8° 7′ 34″ O / 47.08361 °N, 8.12611 °O / 47.08361; 8.12611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6460
Areo 45,31 km²
Alteco 634 m super marnivelo
Poŝtkodo 6017 Ruswil
6019 Sigigen
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Ruswil
vdr

Ruswil estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 6460 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Eta Emme ĉe la limo inter Werthenstein kaj Ruswil

Ruswil situas en la supra parto de la Rot-Valo 5 kilometrojn sude de la Lago de Sempach. Ruswil estas laŭ areo la plej granda komunumo de la distrikto Sursee. Sur ĝia tereno troviĝas pli ol 200 agrikulturaj entreprenoj. Ĉe la okcidenta limo de la komunumo troviĝas la lago Soppensee. La sudan limon formas la rivero Eta Emme. La komunumo konsistas krom el la ĉefvilaĝo mem el multnombraj vilaĝoj kaj setlejoj el inter kiuj la plej gravaj estas St. Ulrich, Merzenberg, Hunkelen, Ziswil, Holz, Grofenhusen, Buholz, Rüediswil, Sigigen kaj Werthenstein-Unterdorf.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 45,25 km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ruswil limas en nordokcidento al Buttisholz, en nordo al Nottwil, en nordoriento al Neuenkirch, en sudoriento al Malters, en sudo al Werthenstein, en sudokcidento al Wolhusen, kaj en okcidento al Menznau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento ekzistis planoj konstrui fervojlinion tra la Rot-Valo. Tiuj planoj tamen neniam realiĝis. Unue la du mondmilitoj ekonomie malebligis la realigon. Post la dua mondmilito la fervojprojektoj estis forlasitaj favore al aŭtobusoj, al kiuj tiam ŝajnis aparteni la estonto. Ruswil estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto per tri buslinioj, nome de Lucerno al Ettiswil, de Ruswil al Sursee kaj de Ruswil al Wolhusen. La setlejo Werthenstein-Unterdorf ĉe la suda limo de la komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Wolhusen al Lucerno, kiu situas sur la teritorio de Ruswil.

La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 estas norde Sursee en distanco de 14 kilometroj kaj sudokcidente Emmenbrücke en distanco de 17 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ruswil datiĝas el la jaro 1233, temis pri protekta letero de papo Gregorio la 9-a.[2]

Ĝis la jaro 1299 Ruswil apartenis al la Senjoroj de Wolhusen, tiam ĝin aĉetis la Habsburgoj. En la jaro 1353 la lucernanoj dezertigis la lokon. En la jaro 1353 la lucernanoj dezertigis la lokon. En la jaro 1375 la soldistoj de la Duko Enguerrand la 4-a de Coucy rabbrulis la vilaĝon. La 18-an de junio 1386 la urbo Lucerno konkeris la vilaĝon. Formale la Habsburgoj koncedis ĝin tamen nur en la jaro 1405. Ankaŭ dum la Cepa Milito de 1513 kaj la Kamparana Milito de 1653 Ruswil estis envolvita en luktoj. Kiel konsekvenco de la lasta ribelado Ruswil estis kondamnita al punpago de 10000 guldenoj. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Ruswil estis la centro de granda lucerna kamparvoktejo.

Dum la tempo de la Helveta Respubliko la komunumo Ruswil apartenis al la samnoma helveta distrikto, kies ĉefloko ĝi estis. Malgraŭ ĝis rolo kiel distriktĉefloko, Ruswil partoprenis en la ribelo kontraŭ la nova reĝimo en la tiel nomita Skaraba Milito de la jaro 1799. Per la meditacia akto de la jaro 1803 Ruswil estis atribuita al la nova distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Profilo de la komunumo sur la kantona retejo
  2. La historiaj informoj datiĝas sur la artikolo pri Ruswil de la germanlingva vikipedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen