Zita Szeleczky
Zita Szeleczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1915 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de julio 1999 (84-jaraĝa) en Érd |
Tombo | Nekézseny |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pálné Veres High School • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zita Szeleczky [selecki], hungare Szeleczky Zita estis hungara aktorino.
Zita Szeleczky naskiĝis la 20-an de aprilo 1915, Budapeŝto - mortis la 12-an de julio 1999, Érd.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zita Szeleczky finis gimnazion en 1933, la aktoran akademion en 1937. Inter 1936–1944 ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1945 ŝi forlasis la landon, ĉar ŝi estis akuzita, ĉar pli frue ŝi deklamis poemon de Petőfi en nazia kunveno. En 1948 ŝi roladis en Argentino hungare kaj germane. En 1962 ŝi vojaĝis al Usono. Ankaŭ tie ŝi roladis antaŭ hungara publiko. En 1998 ŝi hejmenvenis. Unusolan premion ŝi ricevis en 1939.
Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 30 hungaraj filmoj inter 1936-1944, ekzemple Mór Jókai: Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1938; Egy éjszaka Erdélyben (Unu nokto en Transilvanio), 1941
- Unu itala filmo Tentazione, 1942
- Unu argentina filmo Vivir un instante, 1950
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta; Henrik Ibsen: Peer Gynt; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk)
- diversaj diskoj