Zita de Bourbon-Parma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zita de Bourbon-Parma en sia juneco

Zita Maria delle Grazie de Bourbon-Parma (naskiĝis la 9-an de majo 1892 en Camaiore en Italio, mortis la 14-an de marto 1989 en Zizers, Svislando) estis kiel edzino de Karolo la 1-a de 1916 ĝis 1918 la lasta imperiestrino de Aŭstrio.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zita de Bourbon-Parma naskiĝis la 9-an de majo 1982 en Camaiore, Italio. Ŝi kreskis multlingve kune siaj gefratoj. En la gepatra domo estis parolita la franca, dum ŝi parolis kun la patro la italan kaj kun la patrino foje la germanan. Ŝi vizitis salesian lernejon en Zangberg, Supra Bavario. En la Kastelo Schwarzau ŝi renkontiĝis kun Karolo la 1-a la posta imperiestro de Aŭstrio, kiun ŝi jam konis de la tempo de sia infaneco. La 13-an de junio 1911 ŝi fianĉiĝis kun Karolo kaj samjare la 21-an de oktobro okazis la geedziĝo. La 20-an de novembro 1912 naskiĝis ŝia unua filo Otto. Post la murdo de la tronsekvanto Franz Ferdinand, Karolo fariĝis aspiranto por la trono.

Imperiestrino de Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a mortis la 21-an de novembro 1916 lia filo fariĝis imperiestro de Aŭstrio kaj reĝo de Hungario kaj de Bohemio. Kiel edzino de Karolo ŝi fariĝis imperiestrino de Aŭstrio. Kiam la 11-an de novembro 1918 oni submetis al Karolo deklaron pri la plenumigo de sia regopovo, ŝi diris kontraŭstare: "Neniam! Reganto ne povas perdi sian regorajton. Tio estas perforto, kiun ne eblas rekoni. Abdiki neniam - mi prefere militpereas ĉi tie kun vi - tiam iam sekvos Otto, kaj eĉ se ni pereos ĉiuj restos aliaj Habsburgoj." - Malgraŭ la eldiro de Zita Karolo rezignis pri ĉiu partopreno en la regado, li tamen ne abdikis. La imperiestra familio devis forlasi Kastelon Schönbrunn kaj estis portita al Kastelo Eckartsau en la Morava Kampo en Vieno.

Ekzilo[redakti | redakti fonton]

Post la deklaro de la respubliko en novembro 1918 Zita kun sia familio la 24-an de marto 1919 translokiĝis al la ekzilo en Svislando. Ŝi vivis unue en la Kastelo Wartegg en Rorschach apud Bodenlago, poste ŝi translokiĝis al Prangins apud Lago Lemano. En oktobro 1921 ŝi akompanis al Budapeŝto sian edzon Karolon, kiu provis duan fojon restaŭri la monarkion. Post la malsukceso de la restaŭro la imperiestra paro estis ekziligita al la portugala insulo Madejro. La 1-an de aprilo 1922 Karolo la 1-a mortis pri pulminflamo. Ek de tiam Zita portis nur nigrajn vestaĵojn. La 31-an de majo 1922 ŝi translokiĝis al Lequeitio en Eŭskio. Ek de 1929 ŝi loĝis en Kastelo Ham en Steenokkerzeel en Belgio. En la 1930-aj jaro okazis negocoj inter la aŭstria kanceliero Kurt Schuschnigg pri la restaŭro de la monarkio kaj la habsburgaj leĝoj estis parte nuligitaj. Pro la aneksiĝo de Aŭstrio en la jaro 1938 fare de Hitler, ĉiuj restaŭroplanoj nuliĝis. En la jaro 1940 ŝi post la atako de Germanio al Belgio kaj Francio fuĝis al Portugalio kaj fine al Usono. Zita ekloĝis en Kebekio en Kanado. En la jaro 1953 ŝi revenis al Eŭropo kaj ekloĝis en Luksemburgo. En la jaro 1962 Zita translokiĝis al la Abatejo Sankt Johano en Zizers, Svislando, kie ŝi mortis la 14-an de marto 1989. Auŝtrion Zita povis revidi nur en la jaro 1982, kiam la aŭstria federacia registaro al ŝi post 63 jaroj permesis reeniri la landon, kiun ŝi en 1919 devis forlasi. Post ŝia morto la 1-an de aprilo 1989 ŝi estis entombigita en la Kapuciana Kripto en Vieno, kie estas la ripozejo de la habsburgaj reĝoj. Ŝia koro estis entombigita en la Monaĥejo Muri en Svislando en la kortombejo de la Habsburgoj. La 10-an de decembro 2009 komenciĝis sub la prezido de la episkopo de Le Mans la proceso de beatigo de Zita.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Tiu-ĉi artikolo baziĝas parte sur la enhavo de la respektiva artikolo en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]