Zlatoje Martinov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zlatoje Martinov
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1953 (1953-12-16) (70-jaraĝa)
en Panĉevo
Lingvoj Esperantoserba
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo novelisto • literaturkritikisto • publikigisto • esperantistofilozofo • poeto • ĵurnalistoverkistopublikigisto
vdr

Zlatoje Martinov (cirile Златоје Мартинов, naskiĝis la 16-an de decembro 1953 en Pančevo, Serbio), estas verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto. Li estas membro de Esperanta PEN-Centro kaj kunlaboranto de la revuo Literatura Foiro ekde 1997, ĉefredaktoro de Literatura Foiro (2014-2018), membro de la Esperanto-Instituto en Beogrado ekde 1978.

Kun Margarethe-Greta Stoll, Nedeljka Subotić kaj Marko Petrović li konsistigis redaktan komitaton kiu en la jaro 1998 finredaktis la historivaloran Antologion de la serba poezio 1200-2000 post la morto de ĝia aŭtoro Srdj Arandjelović (1996).

Inter la jaroj 1975 kaj 1977 li estis prezidanto de Vojvodina Esperanto-Ligo kaj inter la jaroj 1987 kaj 1990 membro de la Prezidantaro de Serbia Esperanto-Ligo, prezidanto de la beograda E-societo "Nova Sento" (2011-2014). Kongreso de Jugoslavia esperanto-Ligo distingis lin per ordeno por meritoj en la jaro 1983.

Li verkis plurajn artikolojn en la literaturaj esperanto-revuoj. Momente li estas redakciano de la beograda serblingva tradukrevuo "Prevodilac"  (Tradukisto).


Verkaĵoj (elekto)

1. Ideja, egzistencija i savremeni problemi medjunarodnog jezika, Pančevo, 1980.

2. Esperanto - jezik i pokret, Zagrebo 1981, 2-a eldono 1985 (kun Nikola Rašić, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar)

3. Esperanto u službi svetske kulture i medjunarodnog sporazumevanja, Beogrado 1998. (kun Boriša Milićević)

4. David Albahari, Eklampsio en remizo (Fras u šupi), Beogrado, 1990., traduko el la serba

5. Desanka Maksimović, Ozono de naskiĝloko (Ozon zavičaja), Beogrado 1991., traduko el la serba

6. Al la mondo donace / Svetu na dar, antologio de la serba porinfana poezio / antologija srpske poezije za decu, elektis kaj tradukis / izabrao i preveo, Zlatoje Martinov, dulingve / dvojezično, Beogrado/Beograd, 1996.

7. Milovan Stanković, "O čemu sanja cveće" (Pri kio sonĝas floroj) poezio, 2009, traduko el la serba en Esperanton

8. Nenad Petrović, "Rajski ožiljak" (La Edena Cikatro), rakontoj, 2021, traduko el la serba en Esperanton


Pri la internaciaj  planlingvaj temoj serblingve  Martinov verkis ankaŭ:

- "Istorija esperantske književnosti" (2021)

- "Istorija planskih jezika" (2022)


Zlatoje Martinov vivas en Beogrado kaj profesie laboras kiel vic-ĉefredaktoro de la beograda socipolitika kaj kultura revuo Republika.