Zlatorog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komerca afiŝo de 1920.

Zlatorog (tradukite: Orkornulo) estas legenda figuro el la slovenaj Alpoj.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Originas la legendo pri sovaĝa blanka virĉamo el la regiono de Triglav. Li havis kornojn el oro kaj ĝardenon alte situantan, proksime de la montopinto. Lia tasko estis gardi trezoron kaŝitan. Kiam monavida ĉasisto intencis havigi al si la trezoron, li ŝteliras al la virĉamo kaj mortpafis la beston. El la sango kreskis tuj mirakla floro redonanta vivon al Zlatorog. Koleriĝante Zlatorog mortigis la krimulon, detruis la ĝardenon kaj foriris. Poste neniu plu vidis la beston.

Artista prilaboro[redakti | redakti fonton]

Tiun legendon servigis Rudolf Baumbach kiel fundamenton de la konata versepopeo Zlatorog (1877). La poetistino Camilla Lucerna prenis tiun verkon por fari el ĝi opereton, por kiu ŝia frato Eduard Lucerna komponis la muzikon.

La unua filmo de normala longeco en la slovena (1931 fare de Janko Ravnik) portis la titolon: En la reĝolando de la Ora Kornulo. Influa bulgara literatura gazeto de la 1920-aj jaroj nomis sin Zlatorog. Krome la virĉamo troviĝas sur la emblemo de la ŝatata slovena biermarko Laško Pivo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D. Kunaver (1991). Slovenska dežela v pripovedki in podobi. Ljubljana: Mladinska knjiga.
  • J. Mahnič in M. Glavan (1995). V svetu rože mogote. Ljubljana: Cankarjeva založba.
  • D. Kunaver(2003). Zlatorog (Zbirka Slovenski kraji v ljudski pripovedi). Ljubljana: Samozaložba.
  • R. Dapit kaj M. Kropej (2004). Zlatorogovi čudežni vrtovi Slovenske pripovedi o zmajih, belih gamsih, zlatih pticah in drugih bajnih živalih. Radovljica: Didakta.
  • A. Aškerc (2004). Zlatorog. Ljubljana: Imprimo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]