Zoé Genot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoé GENOT
Zoé Genot, 2015
Zoé Genot, 2015
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de majo 1974(nun 1974-05-29) (49‑jara)
en Bruselo
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Universitato Libera de Bruselo vd
Partio Ecolo
Profesio
Okupo politikistino
Laborkampo politiko vd
En TTT www.zoegenot.be france
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoé GENOT (naskiĝis la 29-an de majo 1974 en Bruselo) estas belga politikistino.

Zoé Genot estis diplomita pri ekonomiaj sciencoj de la Libera Universitato de Bruselo en 1995. En 1999, ŝi fariĝas deputitino en la Ĉambro de Reprezentantoj kie ŝi interalie multe zorgis pri diversaj formoj de diskriminacio kaj sociaj maljustecoj.

En majo 2014, ŝi forlasis la nacian deputitaron kaj eniris la bruselan parlamenton kiel regia deputitino.

Zoé Genot estas anino de Ecolo, la ĉefa ekologia-alternativa politika partio en francparolanta Belgio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]