Zodiako

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La zodiako estas la zono de ĉielo, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Konfuzoj ofte okazas inter la zodiakaj signoj (signoj de la konstelacio) kaj la konstelacioj, laŭ kiuj ili nomiĝas. El la 88 konstelacioj, en kiujn ni laŭtradicie dividas la stelĉielon, la Suno trapasas 13 tiajn. La signoj de la zodiako kontraŭe estas nuraj partoj de la ekliptiko: Oni dividas la vojon de la Suno (vidata el la Tero) en 12 partojn po 30 gradoj. Ili ricevis la nomojn de la konstelacioj, en kiuj ili pli-malpli situis antaŭ 2000 jaroj. Intertempe, pro la precesio, ili forŝovis unu de la alia je proksimume 30 gradoj. Do kiam la Suno pasas la konstelacion nomitan Pesilo, ĝi estas en la signo nomita Skorpio.

Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 signoj de la zodiako (la datoj estas proksimume kiam la Suno estas en ĉiu signo laŭ Okcidenta astrologio):

signonomo latine simbolo bildo de ĝis
Ŝafo Aries ♈ Aries2.jpg 21-a de Marto 19-a de Aprilo
Taŭro Taurus ♈ Taurus2.jpg 20-a de Aprilo 20-a de Majo
Ĝemeloj Gemini ♈ Gemini2.jpg 21-a de Majo 21-a de Junio
Kankro Cancer ♈ Cancer2.jpg 22-a de Junio 22-a de Julio
Leono Leo ♈ Leo2.jpg 23-a de Julio 22-a de Aŭgusto
Virgo Virgo ♈ Virgo2.jpg 23-a de Aŭgusto 22-a de Septembro
Pesilo Libra ♈ Libra2.jpg 23-a de Septembro 22-a de Oktobro
Skorpio Scorpius ♈ Scorpio2.jpg 23-a de Oktobro 21-a de Novembro
Sagitario Sagittarius ♈ Sagittarius2.jpg 22-a de Novembro 21-a de Decembro
Kaprikorno Capricornus ♈ Capricorn2.jpg 22-a de Decembro Jan 19-a de Januaro
Akvisto Aquarius ♈ Aquarius2.jpg 20-a de Januaro 18-a de Februaro
Fiŝoj Pisces ♈ Pisces2.jpg 19-a de Februaro 20-a de Marto

Laŭ astronomio, estas 13 konstelacioj de la zodiako (kun la proksimumaj datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):

signonomo latine de ĝis daŭro (tagoj)
Ŝafo Aries Apr 19 Maj 13 25
Taŭro Taurus Maj 14 Jun 19 37
Ĝemeloj Gemini Jun 20 Jul 20 31
Kankro Cancer Jul 21 Aŭg 9 20
Leono Leo Aŭg 10 Sep 15 37
Virgo Virgo Sep 16 Okt 30 45
Pesilo Libra Okt 31 Nov 22 23
Skorpio Scorpius Nov 23 Nov 29 7
Ofiuĥo Ophiuchus Nov 30 Dec 17 18
Sagitario Sagittarius Dec 18 Jan 18 32
Kaprikorno Capricornus Jan 19 Feb 15 28
Akvisto/Amforo Aquarius Feb 16 Mar 11 24
Fiŝoj Pisces Mar 12 Apr 18 38

[redakti] Vidu ankaŭ

Magic wand.gif Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭgurado

Jen tabelo montranta por la zodiakaj stelaroj nomojn en Esperanto, la latina kaj la greka, kaj la simbolojn kiel bildojn kaj kiel unikodajn signojn.

sezono zodiaka signo latina nomo simbolo unikoda kodo unikoda signo greka nomo
Norda printempo Ŝafo Aries ♈ 2650 ϰριος
Taŭro Taurus ♉ 2651 ταυρος
Ĝemeloj Gemini ♊ 2652 διδυμοι
Norda somero Kankro Cancer ♋ 2653 ϰαρϰινος
Leono Leo ♌ 2654 λεων
Virgulino Virgo ♍ 2655 παϱθενος
Norda aŭtuno Pesilo Libra ♎ 2656 ζυγος
Skorpio Scorpius ♏ 2657 σϰοϱπιος
Sagitario Sagittarius ♐ 2658 τοξευτης
Norda vintro Kaprikorno Capricornus ♑ 2659 αἰγοϰερως
Akvisto Aquarius ♒ 265A ὑδροχοος
Fiŝoj Pisces ♓ 265B ἰχθυς
Broom icon.svg
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.