Zohor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zohor
hungare: Zohor, germane: Sachern
municipo
Vido al Zohor
Oficiala nomo: Zohor
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Malacky
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Záhorie
Rivero Malina
Situo Zohor
 - alteco 146 m s. m.
 - koordinatoj 48° 19′ 03″ N 16° 58′ 59″ O / 48.31750 °N, 16.98306 °O / 48.31750; 16.98306 (mapo)
Areo 21,12 km² (2 112 ha)
Loĝantaro 3 330 (31.12.2010)
Denseco 157,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1314
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 900 51
Telefona antaŭkodo +421-2
Aŭtokodoj MA
NUTS 508381
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Zohor
Retpaĝo: www.obeczohor.sk
Portalo pri Slovakio

Zohor (ankaŭ hungare), germane Sachern) [zaĥern] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.

Situo

Zohor situas laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo preteriras, fervojo al Bratislavo, Ĉeĥio, Malacky kaj Plavecký Mikuláš. Bratislavo troviĝas 24, Malacky 17 km de la municipo.

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1314 en formo "Sahur". En la 16-a jarcento rifuĝintaj kroatoj alvenis. Lernejo ekfunkciis de 1687. En 1828 vivis tie 1593 vilaĝanoj en 220 domoj. En 1831 pro ĥolero mortis 232 vilaĝanoj, en 1881 kaj en 1882 incendioj okazis. La fervojo trafikas ekde 1891. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zohor 2829 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento kaj distrikto de Pozsony, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zohor 3069 homoj, (3010 slovakoj).

Vidindaĵoj

En la municipo troviĝas monumento al du usonaj aviadistoj, kiuj pereis la 17-an de oktobro 1944 dum kraŝo de bombaviadilo B-24 Liberator proksime de la municipo.