Zojsio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zoysia

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Chloridoideae
Tribo: Cynodonteae
Genro: Zoysia
Willd.
Specioj

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Zojsio (latine Zoysia) estas genro el rampantaj herboj, praloĝinta je sudorienta Azio, Ĉinio kaj Japanio. Ĉi tiuj specoj estas trovataj ĉe marbordaj areoj aŭ herbterenoj. La genro estas nomita laŭ la nomo de aŭstria botanikisto, Karl von Zois.

Pro sia granda tolero de temperaturaj varioj, ombreco aŭ manko de akvo, ĉi tiuj herboj estas inter la plej bonaj por fari razenojn kaj kortojn en varmaj, moderaj klimatoj. Ili estas vaste uzata ĉe golfludejoj. Ĉi tiuj herboj estas ankaŭ rezistemaj kontraŭ malsanoj, kaj toleremaj pri trafiko.

Specioj[redakti | redakti fonton]

  • Zoysia japonica
  • Zoysia macrantha
  • Zoysia macrostachya
  • Zoysia matrella
  • Zoysia minima
  • Zoysia pauciflora
  • Zoysia pungens (syn. Z. tenuifolia)
  • Zoysia sinica
  • Zoysia tenuifolia