Zollikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zollikon
Blazono de Zollikon
Zollikon vidita de la lago

Malnova domo en Zollikon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 20′ 33″ N 8° 34′ 42″ O / 47.34250 °N, 8.57833 °O / 47.34250; 8.57833 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 33″ N 8° 34′ 42″ O / 47.34250 °N, 8.57833 °O / 47.34250; 8.57833 (mapo)
Areo 784 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 8702
Komunumkodo 0161
Mapo de Zollikon
vdr

Pri la komunumo

Zollikon estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 11'770 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la urbo apartenas ankaŭ la municipo Zollikerberg. Ĝis la jaro 1986 ĝi apartenis al la distrikto Zuriko.

Geografio

Fohrbachlageto

Zollikon situas sude de la urbo Zuriko ĉe la bordo de la Lago de Zuriko. Oritente de la urbo troviĝas la montoĉeno Pfannenstiel, de kies deklivo oni havas belegan vidon al la lago, kial ĝi estas preferita loĝloko de ĉiu, kiu estas sufiĉe riĉega por tiel aĉeti aŭ lui domon aŭ loĝejon. Je la Pfannenstil la komunumo limas al bela arbaro kaj laŭlonge de la rivereto Fohrenbach, la agrabla influo de la Pfannenstil-arbaro atingas ankaŭ la urbocentron.

Trafiko

Zollikon troviĝas ĉe la orborda linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu de la Ĉefstacidomo Zuriko tra Zuriko-Stadelhofen kaj Meilen kondukas al Rapperswil. Tra ĝi, lokaj aŭtobusoj kaj la Forch-Fervojo, kiu haltas en Zollikerberg, la urbo estas bonege konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unuaj setlejoj en Zollikon jam ekzistis en la novŝtonepoko ĉirkaŭ 3000 antaŭ Kristo. Unua dokumenta mencio de Collinchovin, Truhtilhusa kaj Witalinchova datiĝas de la jaro 946 post Kristo, kiam estis notita, ke la konvento de la Granda Monaĥejo en Zuriko havas la rajton enkasigi impostojn en Collinchovin. Dum la reformacio Zollikon fariĝis en la jaro 1524 la naskiĝloko de la movado de la Anabaptistoj, kiuj je ordono de Zvinglo per la konsilio de Zuriko estas dure persekutitaj kaj masakritaj. En la jaro 1799 dum la Helveta Revolucio Zollikon fariĝis batalejo de la unua kaj dua batalo de Zuriko inter la trupoj de Napoleono kaj la rusa kaj aŭstra armeoj. Post la epoko de la Helveta Respubliko Zollikon fariĝis parto de la distrikto Zuriko. En la jaro 1986 ĝi kadre de la novordigo de la Kantono Zuriko estis aligita al la orborda distrikto Meilen.

Naĝejo Fohrbach

Naĝejo Fohrbach

Publikan naĝejon nuntempe en Kantono Zuriko praktike ĉiu komunumo posedas. La Halnaĝejo Fohrbach tamen estas aparta. Ĝi estas ege alloga por familioj, posedas belajn ludejojn por junuloj kaj infanoj kaj samtempe disponas pri naĝbazeno kun varma akvo kaj masaĝajutoj. En la naĝhalo estas ankaŭ kafejo, kie eblas babili kun geamikoj. La banejo facile atingeblas de Zuriko per tramoj 11 kaj S18 (Forch-Fervojo) ĝis haltejo Rehalp.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto