Zoltán Óváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán Óváry [OvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Óváry Zoltán estis usona-hungardevena kuracisto, imunologo. Lia avo estis Kelemen Ováry.

Zoltán Óváry en 1925
Naskiĝdomo de Zoltán Óváry, kie regule renkontiĝis ekzemple Endre Ady, Béla Bartók, Ernő Dohnányi, Zoltán Kodály, Zsigmond Móricz, Aladár Kuncz, Sándor Hunyady, Albert Wass, Lipót Fejér, Alfréd Haar

Zoltán Óváry [1] Arkivigite je 2014-09-11 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de aprilo 1907 en Hungara reĝlando en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio). Li mortis la 12-an de junio 2005 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Óváry abiturientis en sia naskiĝurbo en 1924, poste li akiris diplomon en Parizo en 1935. Komence li laboris en instituto pri Pasteur, en universitato en Romo, sed pli longe 47 jarojn li kuracadis, esploris kaj instruis en Novjorko. Li ĉefe okupiĝis pri alergio. En 1967 li ricevis usonan ŝtatanecon. Li ŝatis la muzikojn, artojn kaj literaturon. Li mortis en Novjorko, sed li estis entombigita en Italio.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Souvenirs: Around the World in Ninety Years (1999), poste hungare: Emlékeimből. Kilencven év a Föld körül

Fontoj[redakti | redakti fonton]