Zoltán Ambrus (verkisto)
El Vikipedio
Zoltán AMBRUS [ambruŝ], hungare Ambrus Zoltán estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Petőfi, membro de Societo Kisfaludy.
Zoltán Ambrus naskiĝis la 22-an de februaro 1861 en Debrecen. Li mortis la 28-an de februaro 1932 en Budapeŝto.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Li frekventis gimnaziojn en Nagykároly kaj Budapeŝto, universitatojn en Budapeŝto kaj Sorbonne. Hejmenveninta li komencis ĵurnaladi en revuoj, poste ankaŭ redaktadis kaj estis unu el la fondintoj de Nyugat. Inter 1917-1922 li estris la Nacian Teatron. Lia stilo similis al Gustave Flaubert, Guy de Maupassant kaj Anatole France. Resume li verkis 16 volumojn.
Verkoj (selekto) [redakti]
- Midás király I-II (Reĝo Midaso), debuta prozo, 1891, 1906, 1967
- Giroflé és Girofla (Giroflé kaj Girofla), ĉefverko, romano, 1911
- Berzsenyi báró és családja (Barono Berzsenyi kaj lia familio), prozo, 1902
- A tóparti gyilkosság (Murdo ĉe la lagobordo), elektitaj noveloj, 1961
- A türelmes Grizeldisz (La pacienca Grizeldis), prozo, 1978
En Esperanto aperis [redakti]
- Hungara Antologio 1933: novelo: La monaĥo predikas akvon
- libroforme aperis: La bazaro brulas
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio