Zoltán Bálint

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BÁLINT Zoltán (pro. ba:lint) estis rumania hungara psikologo naskita en Temeŝvaro la 21-an de aŭgusto 1898 kaj mortinta en Kluĵo la 29-an de decembro 1978.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Bálint pristudis medicinon, psikologion, filozofion kaj arthistorion en Kluĵo, de 1917 li partoprenis en la organizo de la studentrondo de Rondo Galilei de Koloĵvaro. En 1919-20 li estis respondecredaktoro de semajngazeto Színház és Társaság de Kluĵo, anstataŭanta redaktoro de Hétfői Hírlap (1921). Li estis unu el fondintoj de la Psikologia Esplorasocio de Kluĵo. En 1935 li aliĝis al vilaĝmonografia laboro gvidita de profesoro Dimitrie Gusti. En 1948-49 li estis redaktoro de dulingva medicina revuo Clinica et Laboratorium.

Fontoj[redakti | redakti fonton]