Zoltán Balog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Balog
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1958 (1958-01-07) (66-jaraĝa)
en Ózd
Religio protestantismoKalvinismo vd
Lingvoj hungaraanglagermana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Q13389335Kalvinana Teologia Universitato de DebrecenUniversitato de TubingenoBonna universitatoGimnastika Universitato de Budapeŝto vd
Partio Fidesz vd
Infanoj 5
Profesio
Okupo politikisto • teologo • kalvinana pastro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoltán Balog, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balog Zoltán estas hungara kalvinana pastro, politikisto, ministro, parlamentano, profesoro, instruisto, laboristo.

Zoltán Balog [1] Arkivigite je 2019-11-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de januaro 1958 en Ózd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Balog estis volontula laboristo en Orienta Germanio inter 1974-1976. Li abiturientis en gimnazio en Debrecen en 1976, poste li laboris 2 jarojn en fabriko en Diósgyőr. Li lernis teologion inter 1978-1983 en Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen, Kalvinana Universitato Gáspár Károli, Orienta Berlino, Halle, fine li iĝis kalvinana pastro kun diplomo, poste li akiris plian diplomon en Universitato Semmelweis. Inter 1983 kaj 1987 li estis pastro en Maglód, poste li plulernis 2 jarojn en Tübingen. Inter 1989 kaj 1991 li instruis en la teologia akademio, inter 1991 kaj 1996 li estis pastro de germanlingvanoj en Budapeŝto, inter 1993 kaj 1995 li plulernis en Bonn. Ekde 1998 li estis konsilisto de Viktor Orbán. Li estis parlamenta deputito ekde 2006. En 2010 li estis nomumita subministro pri justico, post 2 jaroj ministro en Dua Kabineto Orbán, same en Tria Kabineto Orbán.

Li edziĝis dufoje, li havis 5 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 2003-2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]