Zoltán Fábry (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Fábry
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1897 (1897-08-10)
en Štós
Morto 31-an de majo 1970 (1970-05-31) (72-jaraĝa)
en Štós
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zoltán FÁBRY [fAbri], hungare Fábry Zoltán estis hungara kaj slovaka verkisto.

Zoltán Fábry naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1897 en Hungarujo, en Stósz nuntempa Štós Slovakio. Li mortis la 31-an de majo 1970 en Štós Ĉeĥoslovakio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Fábry frekventis gimnazion en Rozsnyó (nuntempa Rožňava) inter 1908-1915, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li hejmenvenis en la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Tie li komencis verkadi kaj redaktadi en diversaj revuoj, ekzemple en Genius kaj Periszkop. Dum la 2-a mondmilito li dufoje estis arestita. Baldaŭe li apartenis al kremo de hungarlingva literaturo en Ĉeĥoslovakio.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Korparancs (Epoko-ordono), 1934
  • Palackposta (Botelo-poŝto), artikolaro, 1960
  • Nase vlast Evropa slovake, 1967
  • Tanú és tanulság voltam... (Atestanto kaj instruaĵo...), rememora kolektaĵo, 1977
  • Fábry Zoltán válogatott levelezése (Elektitaj leteroj de Zoltán Fábry), 1978

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio