Zoltán Kodály

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zoltán KODÁLY [kodAj] hungare KODÁLY Zoltán (16-a de decembro, 1882 en Kecskemét, Hungario6-a de marto 1967 en Budapeŝto) estis esploranto de la hungara kaj mezeŭropa popola muziko. Tiun ĉi laboron ofte li faris kune kun Béla Bartók. La kolektitajn kantojn, muzikojn ili registris, per la tiutempa tekniko, sur vaksaj cilindroj. Tiuj cilindroj estis konvenaj por priskribi la muzikaĵojn per muziknotoj. La muzikajn motivojn de la popolkantoj kaj Bartók kaj Kodály uzis en siaj komponaĵoj.

Reliefo de Zoltán Kodály

Do li estis esploristo de popolmuziko, scienculo pri muziko kaj etnografio, mondfama instruisto de muziko, kaj elstara komponisto. Ano de la Hungara Scienca Akademio.

La bazlernejon li frekventis en Galánta (nun Slovakio). Poste li frekventis la romkatolikan gimnazion en Nagyszombat. Tie eminente li maturiĝis en 1900.

La studojn li daŭrigis en Budapeŝto en en la Scienca Universitato Pázmány Péter. Li elektis la hungaran-germanan fakon, sed dume li frekventis ankaŭ en la Muzikakademio la komponistan fakon. Li loĝis en la fama Kolegio Eötvös. Pro ĝia fekundiga atmosfero elstaraj sciencistoj fariĝis multoj el la tie vivintoj. Jam kiel studento li komponis la D-minoran uverturon kaj la Es-majoran uverturon. La komponistan diplomon li ricevis en 1904. La temo de lia doktora disertaĵo estis: Strofo-strukturo de la hungaraj popolkantoj.

Tiutempe li interkonatiĝis kun la etnografo Vikár Béla kaj kun lia kant-kolektaĵo sur vaksaj cilindroj. Li decidis, ke ankaŭ li iros al foraj vilaĝoj, por kolekti popolkantojn. En foraj, fermitaj vilaĝoj tiam ili vivis anakoraŭ en la originala formo. Dum la kolekt-vojaĝoj li interkonantiĝis kun Bartók Béla, kaj komenciĝis inter ili amikeco por la tuta vivo. En 1906 ili kune aperigis kolektaĵon de elektitaj popolkantoj kun piano akompano.

Poste li daŭrigis la studojn en Berlino kaj Parizo. Tie li ekkonis la muzikon de Debussy. En Hungario li komencis instriu muzik-teorion en la Muzik-Akademio. En 1908 li estis nomumita profesoro pri muzik-kompono. Inter 1908 kaj 1920 li komponis kantojn kun piano kaj orkestra akompano.

Li klopodis krei hungaran muzik-kulturon, Tial li komponis muzikon al poemoj de hungaraj poetoj: János Arany, Kisfaludy, Berzsenyi, Kölcsei, Csokonai kaj Balassi. Sed li komponis muzikon ankaŭ al la poemoj de samtempaj poetoj. Dum la 1-a mondmilito li ne povis kolekti popolkantojn, kaj ne povis popularigi siajn komponaĵojn en Okcidento. En 1919 li estis nomumita vicdirektoro de la Muzika Altlernejo, kaj kune kun Bartók ili estis anoj de la muzika direktorio.

En 1923, je la 50-a datreveno de la unuiĝo de Pest, Buda kaj Óbuda li komponis la faman hungaran psalmon: „Psalmus Hungaricus”. (La teksto estis kompilita el kantoj de la kalvinana pastro Kecskemméti Végh Mihály.) Per tiu ĉi grandioza kreaĵo li fariĝis gvida komponisto de la lando. En 1930 li ricevis la honirigon „Corvin-florkrono” (pri la renesanca reĝo Matiaso la 1-a).

Por planti la muzikon en la lernejan instruadon li ekredaktis la gazeton "Hungara Ĥoro kaj Kanto". La celo estis reformo de la romkatolika eklezia muziko, kaj levo de la nivelo de la lerneja kanto kaj muzika edukado. Tiam li decidis, ke komponos kantojn ĉefe por lernejaj infan-ĥoroj. Naskiĝis la opero „Hári János” (1925-27), Dancoj de Maroŝszék, (1930), „Dancoj de Galánta” (1933) : Pluaj komponaĵoj: „ Fölszállott a Páva” (Surflugis ls pavo) (1938)„ Conĉerto” (1934), estis komponitaj pro eksterlanda mendo.

Li eksonigis la popolkantojn en la Opero (1925) La komponaĵo „Székely Fono” (teksejaj kantoj de sikuloj) estis komponita plene el popolkantoj.

Por la libro „Etnografio de Hungario” en 1937 li verkis la ĉapitron „La hungara popolmuziko.” Per tio naskĝis la kompara popolmuzika scienco.

Li opiniis tre grava la muzikan edukadon de la infanoj. Jen kelkaj citaĵoj el liaj verkoj: „ La muziko estas nutraĵo de la animo, kiu estas anstataŭigebla per nenio alia. „ Plena anima vivo ne ekzistas sen muziko „ „La muziko estas ne malhavebla parto de la homa kulturo. Tial estas memkompreneble, ke la muzoko devas aparteni al la lernejaj studobjektoj. „ Sen muziko plena homo ne ekzistas.” „Muzikon oni dervas instrui jam en la infanĝardenoj.”

„Kion oni devas fari? En la lernejoj instrui la muzikon kaj kanton tiel, ke ĝi ne estu torturo, sed plezuro por la lernantoj. kaj por la tuta vivo tio veku la interesiĝon je la muziko.” „En la lernejoj bona muzika instruado estos nur tiam, se unue estas edukitaj bonanj instruistoj.” „Ĉiu popolo havas aron da popolkantoj, kiuj estas elstare konvenaj por la edukado.” „ La ekkono de kantoj de fremdaj popoloj, estas la plej bona vojo por ekkoni tiujn popolojn.” „La ekzercado de la ritmo estas tre grava. La plurtona kanto malfermas la konon de la majstroverkoj de la mondliteraturo.”

Laŭ la supraj principoj li prilaboris por muzik-instruado la Kodály-metodon, kiun oni konas kaj uzas tutmonde.